Neve’ shalom/Wahat as-Salam

Neve’ shalom/Wahat as-Salam (aŭ, arabe واحة السلام kaj hebree נְוֵה שָׁלוֹם, Oazo de paco) estas vilaĝo kune volontule kreita de judoj kaj araboj de Israelo, ĉiuj civitanoj de Israelo. La membroj de la vilaĝo estas engaĝitaj en la edukado por la paco, egalrajteco kaj reciproka akceptiĝo de la du popoloj.

Neve’ shalom/Wahat as-Salam

emblemo

setlejointenca komunumo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 265  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 49′ N, 34° 59′ O (mapo)31.81766666666734.979805555556Koordinatoj: 31° 49′ N, 34° 59′ O (mapo) [+]
Alto 284 m [+]
Neve’ shalom/Wahat as-Salam (Israelo)
Neve’ shalom/Wahat as-Salam (Israelo)
DEC
Neve’ shalom/Wahat as-Salam
Neve’ shalom/Wahat as-Salam
Situo de Neve’ shalom/Wahat as-Salam

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neve Shalom [+]
vdr

Ĝi situas sur monteto ĉeborde de la valo Ayalon, samdiste (30 km) el Jerusalemo kaj Tel-Avivo-Jafo. En 2019 vivis 324 loĝantoj en la vilaĝo (inter ili 145 judoj kaj 162 araboj).[1]

La organizo de la vilaĝo enradikiĝas en dunacia eduka sistemo por infanoj, funkciigas lokon de renkonto inter la du popoloj nome la komuna “Lernejo por la Paco”, plurisman porspiritan centron “Doumia Sakinah”, kaj hotelon.

NSWAS – mallonge dirita – akceptas, kvankam etnombre, kunlaborantojn el diversaj lokoj.

Origino de Neve’ shalom/Wahat as-Salam redakti

 
Vilaĝo Neve’ shalom/Wahat as-Salam.

Ĝia iniciatintoj estis katolika pastro, juddevena, filo de judoj ne-praktikantaj, egipta laŭnaske, nome Bruno Hussar (1911-1996), kaj Anne Le Meigren, kiuj ĉion kreis en 1974, inspiriĝitaj de Jesaja 32,18: ”Kaj mia popolo loĝos en loĝejo paca (= NEVE’ Shalom) kaj en sidejoj sendanĝeraj kaj en ripozejoj senzorgaj”.

En la vilaĝo estas instruataj, laupete, tri religioj: hebrea, islama kaj kristana; kaj estas respektataj la respektivaj festoj.

En la vilaĝo elstaras la “kupolo de la silento”, ideita de Bruno Hussar kiel loko de silenta preĝo. Ankaŭ tiu ideo naskiĝis el biblia sugesto: el la psalmo 62 kiu kantas “la silento estas laŭdo al Dio”.

Referencoj redakti

  1. https://www.cbs.gov.il/EN/settlements/Pages/default.aspx?mode=Yeshuv, locality=NEWE SHALOM

[1] Arkivigite je 2013-04-05 per la retarkivo Wayback MachineProksimorento – La senbremsuloj por la paco – Spite de ĉio.

[2] Arkivigite je 2013-03-31 per la retarkivo Wayback Machine

[3] Arkivigite je 2013-04-05 per la retarkivo Wayback MachineProksimorento – La senbremsuloj por la paco – Spite de ĉio.

[4] Arkivigite je 2013-03-31 per la retarkivo Wayback Machine

[5] Arkivigite je 2008-10-11 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ redakti

Israelo

Gardejo de la Sankta Lando

Verda vilaĝo

Eksteraj ligiloj redakti

Vent’anni di Attività