Nguyễn Thị Ngọc Lan

Nguyễn Thị Ngọc Lan (naskiĝis la 13-an de julio 1932 en Vjetnamio) estas vjetnama esperantistino. Ŝi eklernis Esperanton en 1989.

Nguyễn Thị Ngọc Lan

Nguyễn Thị Ngọc Lan
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1932
en Vjetnamio Vjetnamio
Lingvoj Esperanto
Nacieco vjetnamino
Ŝtataneco Vjetnamio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1989
vdr

Ŝi agadis kiel

  • Ano de la Esperanto-klubo de Emeritaj Instruistoj de Hanojo, 1989 - 1992
  • Estrarano de HANESPE (Hanoja Esperanto-Klubo), 1990 - 2001. Ĝia estro (antaŭ AK la Dua)
  • Kasisto de VEA, 1995 - 2005.
  • Membro de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA)de 1989, estrarano de VEA de 1996 ĝis 2004
  • Estro de la E-Societo Nguyễn Văn Kỉnh, ĝis 2004.

En la fako de bibliotekoj, ŝi estigis la bibliotekon de HANESPE, kiu estis administrata de VEA de 1998. Pri instruado, ŝi okazigis kaj gvidis E-kursojn por HANESPE (inkluzive kelkajn kursojn por studentoj), 1992 – 2001. Ŝi verkis lernolibron en la vjetnama lingvo kunlabore kun s-ro Bui Xuan Thanh, 1997 (reeldonita en 1998), kaj gvidis kursojn de VEA, 2001 ĝis nun. Ŝi okazigis kaj gvidis 10 kursojn de blindaj junuloj, 1999 – 2004.

Por blinduloj ŝi kunlaboris kun japana esperantisto pri la postulo de la financa de JIKA (JICA) al la Projekto de Brajla Biblioteko (por printado de brajlaj libroj) kaj poste pri ĝia efektivigo, 2001 -2004.

Por prezentado de Vjetnamio kaj vjetnamoj ŝi skribis kaj akiris skribintojn por “Raportoj el Vjetnamio “ eldonita de Saiki Akira, japana esperantisto, en 2002 kaj la sama libro kun suplemento eldonita en 2007, estis kunlaborinto de “Juna Amiko”, 2005 – 2009, skribis por “Monatoj tra La Mondo” eldonita de Hori Yasuo en 2005, “Vivo tra la Mondo” eldonita en 2007 kaj por la tria eldonota libro, skribis por la bulteno “Verda Mesaĝo” kaj de 2008 por la reta bulteno de VEA.

Pri vortaro kaj traduko, kontribuis:

  • Al la kompilado de la Kvar-lingva Vortaro de Proverboj, 1994 – 1997
  • Al la kompilado de la granda Esperanta-vjetnama Vortaro de 2003
  • Al la traduko de la eldonota Tagkajero de la kuracistino Đặng Thùy Trâm[1]

Ŝia tradukaĵo de "Taglibro de Đặng Thùy Trâm" (Nhật ký Đặng Thùy Trâm) estis unu el plej bonaj vendoj de 2005 en Vjetnamio.[2]

Pri UEA:

  • ŝi estas individua membro de UEA, 1996 - 2010
  • Delegito de UEA, 2000 - 2010
  • Ĉefdelegito 2002 – 2004
  • Vicdelegito 2005 – 2010

Notoj kaj eksteraj ligiloj redakti

  1. Bản dịch Nhật ký Đặng Thùy Trâm bằng Esperanto Arkivigite je 2011-08-17 per la retarkivo Wayback Machine vjetname (Traduko de taglibro de Đặng Thùy Trâm en Esperanton)
  2. VN bestseller now in Esperanto Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Việt Nam Newsangle