Niccolò dell'Isola

Niccolò dell'Isola (1230 - 1284) estis itala soldato, grava persono en la mezepoka historio de la urbo L'Aquila.

Dum la lastaj tridek jaroj de la XIII jarcento, laŭ la rakonto de la kronikisto Buccio di Ranallo, Niccolò el Isola del Gran Sasso estis vokata fare de la civitanoj de L'Aquila, kies rajtojn li intencis defendi, kontraŭ kaj la tro rigida anĵua impostosistemo kaj la perfortaĵoj de la feŭdaj baronoj. Tiuj, fakte, volis malhelpi, kelkajn jarojn post la fondo de L'Aquila, pliajn translokigojn de la loĝantoj de la kasteloj en la urbon. Niccolò, tiam, instigis la civitanojn al detruo de la fortikaĵoj de la baronoj. La detruo okazis sub lia gvidado kaj Niccolò, reveninte al la urbo, estis aklamita Kavaliro de la popolo.

Sed la reĝo Karlo la 2-a de Anĵuo, timante la konsenton, kiun Niccolò ĝuis kaj la kreskon de la aŭtonomio de la urbo, sendis unue sian filon kaj poste la reĝa kapitano Gentile di Sangro, kun la tasko lin forigi. Tio okazos pere de veneno, lasante la popolon konsternita pro lia morto.