Nieva (Segovia)
Nieva [NJEba] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Nieva estas ne-etimologie komprenebla kiel Neĝofalas.
Nieva | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40447 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 256 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 5′ N, 4° 26′ U (mapo)41.080555555556-4.4263888888889Koordinatoj: 41° 5′ N, 4° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 842 m [+] | ||
Areo | 33,81 km² (3 381 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nieva [+] | |||
Ĝi estas survoje en la Jakoba Vojo de Madrido, kaj konservas gravan preĝejon de Sankta Stefano, kiu kombinas romanikon kaj mudeĥaran. Krome ĝi havas ermitejon de Nuestra Señora del Pozo Viejo (Virgulino de la Malnova Puto).
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 33,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 260 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte pli ol 70 el la jaro 1991.
Ĝi distas 32 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Nava de la Asunción, Domingo García, Aldeanueva del Codonal, Juarros de Voltoya, Ortigosa de Pestaño, Melque de Cercos kaj Santa María la Real de Nieva.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj forstado (pinaroj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo.