Nieva (Segovia)

(Alidirektita el Nieva (provinco Segovia))

Nieva [NJEba] estas municipo en la okcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Nieva estas ne-etimologie komprenebla kiel Neĝofalas.

Nieva
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40447
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 249  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 4° 26′ U (mapo)41.080555555556-4.4263888888889Koordinatoj: 41° 5′ N, 4° 26′ U (mapo) [+]
Alto 842 m [+]
Areo 33,81 km² (3 381 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nieva (Provinco Segovio)
Nieva (Provinco Segovio)
DEC
Nieva
Nieva
Situo de Nieva
Nieva (Hispanio)
Nieva (Hispanio)
DEC
Nieva
Nieva
Situo de Nieva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nieva [+]
vdr

Ĝi estas survoje en la Jakoba Vojo de Madrido, kaj konservas gravan preĝejon de Sankta Stefano, kiu kombinas romanikon kaj mudeĥaran. Krome ĝi havas ermitejon de Nuestra Señora del Pozo Viejo (Virgulino de la Malnova Puto).

Nieva en la provinco Segovio.
Preĝejo de Sankta Stefano.
Romanikaj kapiteloj sub mudeĥaraj arkoj.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 33,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 260 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte pli ol 70 el la jaro 1991.

Ĝi distas 32 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Nava de la Asunción, Domingo García, Aldeanueva del Codonal, Juarros de Voltoya, Ortigosa de Pestaño, Melque de Cercos kaj Santa María la Real de Nieva.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj forstado (pinaroj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti