Nigra Madono (kanto)

Nigra Madono (aŭ, laŭ la komencaj vortoj, Estas loko sur la tero) estas unu el la plej konataj kristanaj kantoj en Esperanto. Ĝi estas aparte populara inter polaj esperantistoj, kaj ofte kantata en esperantaj Diservoj.

Ĝian polan originalon Czarna Madonna verkis Alicja Gołaszewska en 1971. Ĝi estis la plej ŝatata kanto de Kardinalo Stefan Wyszyński.

Temas pri pilgrima kanto pri la Nigra Madono sur la Hela Monto (Jasna Góra) en Ĉenstoĥovo.

La nomo de la tradukinto al Esperanto ne estas konata. La kanto aperis en ADORU sub n-ro 685.

Eksteraj ligiloj redakti