Nigra empetrokorvobero (Empetrum nigrum) estas specio el genro empetro, familio erikacoj (Ericaceae) kreskante ĉirkaŭboreale en la norda hemisfero. Ĝi ankaŭ estas hejma al la Falklandaj Insuloj. Ĝi estas kutime dioika, sed ekzistas duseksema tetraploida subspecio, Empetrum nigrum ssp. hermaphroditum, kiu kreskas en pli nordaj lokoj kaj en pli altaj altecoj.

ilustraĵo

Evoluciaj biologoj priskribis la okulfrapan geografian distribuon de nigra empetro kiel rezulton de longdistance flugantaj migraj birdoj, kiuj disvastigis semojn de unu poluso al la alia.

Nigra empetro kun matura frukto
Semoj

Priskribo redakti

La folioj estas 3-6 mm longaj, situantaj alterne laŭ la tigo. La fruktoj estas drupoj, 4-6 mm larĝaj, kutime nigraj aŭ violet-nigraj sed foje ruĝaj.

Kultivado kaj uzo redakti

 
Okaze de bonaj kondiĉoj, ĝi kreskas areo-kovrante
 
En marĉo
 
Sur acida grundo, tapiŝ-forme.

Nigra empetro povas kreski en acidaj grundoj en ombraj, humidaj areoj. Ĝi povas esti kultivata por manĝebla frukto, kiel tera kovraĵo, aŭ kiel ornama planto en rok-ĝardenoj, precipe la flav-folia kulturvario 'Lucia'. La frukto estas riĉa je antocianina pigmento kaj povas esti uzata por fari naturajn manĝaĵojn.

En subarktaj areoj, nigra empetro estis esenca aldono al la dieto de inuitoj kaj sameoj. La Dena'ina (Tanaina)-popolo rikoltas ĝin por manĝaĵo, kelkfoje provizanta en kvanto por vintro, kaj ŝatas ĝin miksita per lardo aŭ oleo. Oni kolektas la fruktojn kutime en falita stato, sed se ili ne estas kolektitaj, ili eble persistas sur la planto kaj povas esti kolektitaj en la printempo.