Haloxylon aphyllum, nigra saksaulo, estas malgranda arbusto, apartenanta al la amarantacoj. Ĝi kreskas en la kontinentaj dezertoj de Meza kaj Centra Azio, inklude nordan Ĉinion, kie ĝi estas la dominanta planto kun la parenca blanka saksaulo.

La nigra saksaulo altas 2-8 (tipe maks. 4-5) metrojn kaj mankas al ĝi larĝaj foliotipaj folioj. Ĝi havas profundan pivotan radikan sistemon, ebligante travivon en seka, saleta aŭ sabla ĉirkaŭo. La arbusto estas uzata por hejtado, kuirado en la dezerto.

Turcmenigena varentzovi (saksaula longkorna skarabo) estas damanĝanto de la nigra saksaulo en Kazaĥio, Turkmenio, kaj Uzbekio.