Nijolė Žambaitė

Nijolė Žambaitė (naskiĝis la 30-an de marto 1954 en Kaunas, Litovio) estas ekonomikisto, diplomato, doktoro pri sociaj sciencoj, prelegantino kaj havanta la diplomatian rangon de eksterordinara kaj plenrajta ambasadoro i.a. en Belgio (2006 - 2011) kaj Luksemburgio ( 2007-2011). Ŝi parolas plurajn lingvojn interalie Esperanton.

Nijolė Žambaitė
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1954 (1954-03-30) (70-jaraĝa)
en Kaŭno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Litovio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ŝi estas kunaŭtoro de pli ol 50 esplorartikoloj, sciencaj artikoloj kaj de la libro "Rinkos ekonomika ir valstybės reguliavimas" (Merkata ekonomio kaj ŝtata reguligo) eldonita en 1989.

En 1990 ŝi estis unu el la fondintoj de la Laisvosios Rinkos Instituto (Libera Merkata Instituto)[1].

Honoro

redakti

Ŝi ricevis la Kavaliran Krucon de la Merita Ordo por Litovio

Lingvoj

redakti

Ŝi deklaras bonan scion de Esperanto. Krom la anglan, la polan kaj la rusan ŝi iom parolas ankaŭ la francan.

Referencoj

redakti
  1. Ambasadoro Nijolė Žambaitė Arkivigite je 2010-05-01 per la retarkivo Wayback Machine (Ambasadejo de Litovio en Bruselo)

Ekstera ligilo

redakti

La homoj de la jarmilo.[rompita ligilo] NIJOLĖ ZAMBAITĖ[rompita ligilo]