Nikolaj Stepanov

(Alidirektita el Nikolao Stepanov)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nikolaj P. STEPANOV (? — februaro 2013[1]) estas rusa Esperanto-parolanto, ankaŭ konata sub antaŭnomo Nikolao. Li multe verkis pri la historio de la persekutado de la Esperanto-parolantoj en Sovetunio, ekzemple kreis retejon Esperanto en Rusio. Li estas amplekse citita de Andreas Künzli kaj Ulrich Lins en iliaj verkoj pri tiu temo.

Nikolaj Stepanov
Persona informo
Morto 30-an de novembro 2012 (2012-11-30)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SovetunioRusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Verkoj (parte) redakti

  • "Ĉu SAT estis sidejo de germana sekreta polico?" En: Sennaciulo, 2/1990, kaj sur historio.ru.
  • Reveninta nomo. En: Impeto’89. Moskvo 1990, p. 102-8
  • La vivo kaj morto de Vladimir Varankin (1902-1938), en: Hungara Vivo 1/1990 kaj kiel broŝuro, eld. Fenikso. 1990
  • Homo de kontrastoj en kruela epoko. En: Esperanto (UEA), 11/1992, p. 184s. (Pri Drezen)

Fontoj redakti