Nipahvirusa infekto
Nipahvirusa infekto estas malsano kaŭzita de danĝera viruso. Ĉi tiu viruso apartenas al la familio de paramiksaj virusoj (lat. Paramyxoviridae) kaj kaŭzas severan malsanon en homoj. Pli ol duono de ĉiuj pacientoj mortas. La viruso estas disvastigita de frukto-manĝantaj kiropteroj.[1]
Referencoj
redakti- ↑ (angla) Nipah virus infection, WHO, Monda Organizaĵo pri Sano.