Nissan B estas la aŭtomobila platformo, uzata en aŭtoj de B-klaso de la varomarkoj Nissan, Renault kaj Lada.

Nissan B
automobile platform
Gepatra kompanio Renault–Nissan Alianco
Produktata ekde 2002
Klaso malgranda, malgrandega
Modeloj
Sekvanta modelo Renault–Nissan Common Module Family
vdr

La aŭtoj de В-klaso de Renault kaj Nissan uzas tiun ĉi platformon ekde 2002. En 2010 aperis sekva generacio de la platformo — Nissan V.

La aŭtoj redakti

 
2002 Nissan Cube
 
2002 Nissan Micra
 
2005 Renault Clio III
 
2005 Renault Modus

Platformo B0 redakti

La versio de la platformo Nissan B kun pli longa aksodistanco, uzata por fabrikado de la malmultekostaj aŭtoj de Renault kaj Lada havas kodon B0. Ĝia dezajnado komenciĝis en 1998 kaj en 2004 estis prezentita la unua aŭto de Renault sur tiu ĉi platformo — Renault Logan. Nun platformo B0 servas kiel bazo por la B-klasaj aŭtoj de Renault-Nissan. Ĝia ĉefa avantaĝo estas ebleco fabriki larĝan gamon da aŭtoj — de etaj leĝeraj aŭtoj ĝis komercaj aŭtoj kaj ajnagrundaj aŭtomobiloj.

Nuntempe la platformo B0 estas uzata por fabrikado de jenaj aŭtoj:

 
2004 Renault Logan
 
2007 Renault Sandero
 
2010 Dacia Duster
 
2012 Dacia Lodgy

Krome la platformo Renault-Nissan B0 estas uzata por fabrikado de jenaj aŭtoj de Nissan:

 
2005 Nissan Note
 
2003 Nissan Cube³
 
2009 Nissan NV200
 
2004 Nissan Tiida
 
2005 Nissan Bluebird Sylphy
 
2005 Nissan Wingroad

Platformo Dacia B0 redakti

La versio kun pli longa aksodistanco kaj evoluigita de Dacia servis por jenaj aŭtoj[1]:

Krome la platformo estas uzata de la alianca partnero AvtoVAZ por jenaj aŭtoj[2]:

 
2004 Dacia Logan
 
2007 Dacia Sandero
 
2009 Dacia Duster
 
2015 LADA XRAY
 
2015 LADA Largus

Ankaŭ la platformo B0 estas uzata de Renault por fabrikado Renault Captur en Rusio kaj Barato[3]. Krome ĝi estas uzata de Renault por fabrikado de Nissan Kicks en Barato[4].

Platformo Dacia M0 redakti

Ĝi estis kreita surbaze de la platformo B0[5][6][7][8]. La platformo estas uzata por jenaj aŭtoj:

Platformo Nissan EV redakti

La nova platformo por elektraj aŭtoj, prezentita en 2009, estas konsiderata kiel bazita sur la platformo B0[9], kvankam Nissan en sia dokumenta filmo pri B0 ne mencias Nissan Leaf[10]. Surbaze de tiu ĉi platformo estis kreita Nissan Leaf.

Nissan V redakti

La dua generacio de la platformo Nissan B ricevis la nomon Nissan V, kie V estas la inica litero de la angla versatile, kio signifas diversflanka, fleksa, ŝanĝiĝema, plurfaceta.

La platformo Nissan V celis kombini striktan strukturon, kiu estos bone regebla kaj glate moviĝanta, kaj minimuman pezon de la korpuso. Surbaze de ĝi eblas produkti aŭtojn kun la antaŭa kaj malantaŭa transmisioj.

Sur la platformo Nissan V baziĝas:

 
2010 Nissan Leaf
 
2010 Nissan Micra
 
2013 Nissan Sentra
 
2012 Nissan Versa
 
2010 Nissan Tiida II
 
2012 Renault Clio
 
2013 Nissan Note
 
2010 Nissan Juke

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Dacia Duster (angle). Carmagazine.co.uk (2009-12-08). Alirita 2012-05-27.
  2. Renault presented for AvtoVAZ a loan for 52 million Euros for investment program (angle). Autostat.ru (2012-10-11). Alirita 2019-08-23.
  3. Priyadarshan Bawikar (2017-09-22) 2017 Renault Captur India review, test drive (angle). Autocarindia.com. Alirita 2019-08-23.
  4. Yatharth Chauhan (2018-12-17) Nissan Kicks — First Drive Review [Video] (angle). Indianautosblog.com. Alirita 2019-08-23.
  5. Renault 2016 – Drive the change (angle). Renault (2011-10-02). Arkivita el la originalo je 2019-08-24. Alirita 2019-08-24.
  6. William Diem (2012-11-27) European Malaise Not Slowing Down Renault’s Dacia (angle). Wardsauto.com. Alirita 2019-08-24.
  7. Luca Ciferri (2013-02-01) How Renault's low-cost Dacia has become a 'cash cow' (angle). Autonews.com. Alirita 2019-08-24.
  8. Bertrand Gay (2012-10-19) Renault sees high growth potential for its low-cost cars (angle). Autonews.com. Alirita 2019-08-24.
  9. Terry Martin (2009-07-28) Nissan preview EV platform on Tiida prototype (angle). Goauto.com.au. Alirita 2019-08-24.
  10. 2011 Nissan LEAF Press Kit: Overview (angle). Nissan Online Newsroom (2010-09-10). Alirita 2019-08-24. “The front-wheel drive Nissan LEAF utilizes an all-new dedicated EV platform with batteries housed in the floor for optimum vehicle packaging and weight distribution.”.