Njivice estas vilaĝo en nordokcidento sur insulo Krk, administre apartenanta al urbeto Omišalj. Ĝi estis iam fiŝkaptista vilaĝo, hodiaŭ jam turisma celloko kun ĉ. 1200 loĝantoj.

monumentoal fiŝkaptisto

Ĝin unuafoje mencias dokumento de princo Ivan Frankopan en 1474. Dum multaj jarcentoj, la vilaĝanoj vivtenis sin per fiŝkaptado, kultivado de olivarboj, bredado de bovoj.