Boletus edulis

fungo el la manĝindaj fungoj
(Alidirektita el Nobla boleto)

Nobla boleto (Boletus edulis) estas fungo el la manĝeblaj fungoj. En pluraj landoj fungoj el la ĝenro boleto havas la renomon esti aparte valoraj kaj aparte bongustaj, iusence "aparte noblaj" ... ne nur la specio kiu eksplicite ricevis la nomon "nobla boleto". Latine edulis signifas manĝebla, kvankam, kiel jam notite, ankaŭ aliajn speciojn de boletoj estas rekomendite manĝi, kvankam ne senescepte ĉiujn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nobla boleto
Nobla boleto
Nobla boleto
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: Klabfungoj Basidiomycota
Subfilumo: Agaricomycotina
Klaso: Agaricomycetes
Subklaso: Agaricomycetidae
Ordo: Boletales
Subordo: Boletineae
Familio: Boletaceae
Genro: boleto Boletus
Sekcio: Boletus
Boletus edulis
Bull., 1782
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
du noblaj boletoj, sud-orienta Pollando
nobla boleto, "juna" do iom blanketa
nobla boleto, "maljuna"
nobla boleto, norda Pollando

Priskribo redakti

Ĝi havas ĉaman aŭ flavbrunan koloron, ofte la rando estas pli hela. La ĉapelo estas komence globforma, sed ĝi platiĝas. Ĝi grandas de 10 ĝis 25 cm sed povas atingi 35 cm.

La pora produkta tavolo troviĝas sub la ĉapelo, kiu havas – june – blanketan, poste verdflavan koloron. Tiu tavolo estas facile deigebla el la ĉapelo.

La trunketo estas blanketa kaj ventra en la malsupra parto. Ĝi havas helan retecan figuron surtrunkete.

La fungokarno estas malmola kaj blanka. Distranĉita, la karno restas blanka, ne bluiĝas. Ĝi estas bongusta (la venenaj radika kaj vulpa boletoj estas amaraj).

Sistematiko redakti

Fakte nun oni scias ke Boletus edulis estas klado, kiu enhavas plurajn speciojn.

Klado de edulis sensu stricto (nobla boleto en strikta senco)

  • Boletus edulis Eŭropa klado
    • Boletus arenarius
    • Boletus betulicola
    • Boletus quercicola
    • Boletus persoonii
    • Boletus pusteriensis
    • Boletus venturii
  • Boletus affinis edulis Amerika klado
    • Boletus aurantioruber
    • Boletus chippewaensis
    • Boletus clavipes
    • Boletus grandedulis
    • Boletus ochraceus

Arealo redakti

 
Arealo de la nobla boleto
Koloro verda = natura, blua = importaĵo

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gemeiner Steinpilz en la germana Vikipedio.