Pierre Bulliard

franca botanikisto kaj fungisto

Pierre BULLIARD estis franca botanikisto kaj fungisto. Li naskiĝis la 24-an de novembro 1752 en Aubepierre-sur-Aube kaj mortis en aĝo de nur 40 jaroj la 29-an de septembro 1793 en Parizo. Bull. estas lia aŭtonoma mallongigo. Li unuafoje science priskribis plurajn fungojn, interalie la manĝindan noblan boleton, kiu intertempe konsideratas klado el pluraj specioj.

Pierre Bulliard
(1752-1793)
franca naturalisto kaj fungosciencisto
franca naturalisto kaj fungosciencisto
Persona informo
Pierre Bulliard
Naskiĝo 24-an de novembro 1752 (1752-11-24)
en Aubepierre-sur-Aube
Morto 29-an de septembro 1793 (1793-09-29) (40-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo botanikistokuracisto • fungosciencisto vd
Laborkampo medicinoplantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
jen tipa specimeno de nobla boleto