Nomado
(Alidirektita el Nomada)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ea/Disambig-dark.svg/23px-Disambig-dark.svg.png)
Nomada popolo estas popolo, kiu ne havas daŭre fiksan loĝejan lokon, loĝejon, ofte (ekz. sezone, cikle) translokiĝas (nomadismo). Ĝi diferenciĝas de la migrado, kiam oni daŭre, necikle ŝanĝas la loĝlokon.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5f/Encampment_of_Gypsies_with_Caravans.jpg/220px-Encampment_of_Gypsies_with_Caravans.jpg)
La nomadoj havas plej ofte du aŭ pli provizoran loĝlokon. La restado sur unu loko dependas de riĉeco de nutraĵaj resursoj. La nomadismo estas ligebla al kelkaj ĉefaj agadoj: ĉasado kaj kolektado (plej ofta lokŝanĝo), paŝtado (ofte sezona) kaj migra komercado, metiarto (Ciganoj).
En la 20-a jarcento, la politiko instigis, la ekonomia evoluo devigis ŝanĝi la nomadan vivformon al setligita. La nomadismo restis ĉefe ĉe popoloj, vivantaj en la afrikaj, aŭstraliaj kaj aziaj duondezertaj areoj.