Norda Bahr el Ghazal

Norda Bahr al-Ghazal (arabe شمال بحر الغزال) estis unu el la dek subŝtatoj de Suda Sudano inter 2011 kaj 2015. Ĝia suma areo estis proksimume 30 543 kvadrataj kilometroj, la grandeco de ĝia populacio estis proksimume 720 898 (aktuale en 2008) kaj ĝi estis unu el la kvar subŝtatoj en Bahr al-Ghazal. La subŝtato estas limita fare de Suda Darfura subŝtato en la nordo, Okcidenta Bahr al-Ghazal subŝtato en la okcidento kaj sudo, kaj Warrap kaj Abay subŝtato en la oriento. La urbo Aŭeil estis la ĉefurbo de la subŝtato.

Norda Bahr el Ghazal
Subŝtato
Flago
ŝtato de Sud-Sudano [+]

LandoSuda Sudano

ĈefurboAweil, South Sudan
- koordinatoj9° N, 27° O (mapo)8.733333333333326.9Koordinatoj: 9° N, 27° O (mapo)
Areo33 558 km² (3 355 800 ha) [+]

Loĝantaro720 898 [+] (2008)
Denseco21,48 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2SS-BN

Norda Bahr el Ghazal (Tero)
Norda Bahr el Ghazal (Tero)

Norda Bahr el Ghazal (Sud-Sudano)
Norda Bahr el Ghazal (Sud-Sudano)
DEC
Norda Bahr el Ghazal
Norda Bahr el Ghazal

Map
Norda Bahr el Ghazal
vdr

Pro ĝia proksimeco al la subŝtato Kurdufan, kiu apartenas al Sudano, kaj la fervojo kiu trairas ĝin al la grandurbo de Vav, la subŝtato multe suferis en la Dua Sudana Enlanda Milito. Norda Bahr al-Ghazal kaj subŝtatoj najbaraj al Okcidenta Kurdufan estas la plej politikaj sentemaj lokoj inter Suda Sudano kaj Sudano. De multaj jaroj, la membroj de la Missriya araba tribo kaj la Dinka tribo batalas unu la alian. Dum ili konservis relativan pacon dum la kolonia periodo, la lastatempa milito rebruligis malamikecojn inter la du flankoj.