Nordamerikanische Wochen-Post

Nordamerikanische Wochen-Post, Nordamerika Semajna-Poŝto estis grava germanlingva semajna gazeto en Usono.

Historio

redakti

Ekde 1854 la gazeto estas "ponto" al hejmlando por germanoj en Usono. La gazeto ŝanĝis ofte laŭ bezono de novaj legantoj. La komenco estis la Detroiter Abend-Post, Detroit vespero-Poŝto, la lokala voĉo pri Detroit, Miĉigano) por la germana komunumo. Poste la gazeto estos grava gazeto por la tuta Usono.

Moderna gazeto

redakti

Oni distribuis la Nordamerikan Semajna-Poŝton en 49 de 50 usonaj subŝtatoj kaj en eksterlando.

La semajna gazeto raportas en germana lingvo internaciajn novaĵojn, ankaŭ aferajn, komercajn kaj ekonomiajn raportojn, kaj sportajn raportojn.

Vidu ankaŭ aliajn germanajn gazetojn

redakti
  • Amerikawoche - amerika semajno - alia germana gazeto ekde 1956 estas la plej granda gazeto en germana lingvo en Usono.
  • New Yorker Staats-Zeitung (Novjorka ŝtatgazeto) estas germana gazeto.
  • California Staatszeitung (Kalifornia ŝtatgazeto) estas germana gazeto.
  • Aufbau (Konstruo): Nachrichtenblatt (novaĵogazeto) de German-Jewish Klubo (New York City, ekde 1934) (ekde februaro 2005 la eldonejo estas en Zuriĥo, Svisujo kun la titolo: Aufbau. Das jüdische Monatsmagazin. *(ISSN|0004-7813) Aufbau 1934 ĝis 1950 estas en reto. (Vidu ankaŭ germanan vikipedion kaj en eksteraj ligiloj en reto).

Eksteraj ligiloj

redakti