Nordorienta Ĉinio
Nordorienta Ĉinio (en la ĉina :中国东旋) estas geografia regiono en Ĉinio.
Nordorienta Ĉinio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
regiono de Ĉinio [+] | |||
Lando | Ĉinio | ||
- koordinatoj | 49° 0′ 0″ N, 124° 48′ 0″ O (mapo)49124.8Koordinatoj: 49° 0′ 0″ N, 124° 48′ 0″ O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 1 243 571 km² (124 357 100 ha) [+] | ||
Areo | 1 243 571 km² (124 357 100 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 107 400 000 [+] | ||
Denseco | 86,36 loĝ./km² [+] [+] | ||
Nordorienta Ĉinio | |||
Geografio
redaktiTiu ĉi regiono nuntempe konsistas el la tri provincoj oriente de la Qingan Montaro - Ljaŭningo, Ĝilinio kaj provinco Hejlongĝjango. Tamen, historie la Nordorienta Ĉinio ankaŭ inkluzivas la kvar plej orientajn provincojn de Interna Mongolio kiuj situas okcidente de la Qingan Montaro. En la centro de tiu ĉi regiono troviĝas la Nordorienta Ĉina Ebenaĵo, kiu kovras pli ol 350 000 kvadratajn kilometrojn kaj estas la plej granda ebenaĵo en Ĉinio. La nordorienta regiono de Ĉinio limas al la rusia Malproksima Oriento norde, al Koreio sude kaj al Interna Mongolio okcidente.
La nordorienta regiono de Ĉinio estas nomita en la ĉina nur " la Nordoriento", aŭ en la mandarena prononco de ĉi tiu nomo - " Dongbej".
Nordorienta Ĉinio kovras entute ĉirkaŭ 791 826 kvadratajn kilometrojn kaj inkluzivis ĉirkaŭ 107 400 000 loĝantojn ĝis 2021, kiuj konsistigis ĉirkaŭ 8% de la tuta loĝantaro de Ĉinio. La plejmulto de la loĝantoj de la regiono estas de han-deveno.
Urboj kiuj enhavas pli ol milionon da loĝantoj
redaktiDistriktoĉefurboj estas montritaj malsupre kun grasa teksto.
# | Urbo | La nombro da loĝantoj en la urba areo | La nombro da loĝantoj en la distrikto | La nombro da loĝantoj en la grandurbo mem | prov. | Censo
dato |
---|---|---|---|---|---|---|
1 | Ŝenjango | 5.718.232 | 6.255.921 | 8.106.171 | LN | 2010-11-01 |
2 | Harbino | 4.933.054 | 5.878.939 | 10.635.971 | HL | 2010-11-01 |
3 | Dalian | 3.902.467 | 4.087.733 | 6.690.432 | LN | 2010-11-01 |
4 | Ĉangĉuno | 3.411.209 | 4.193.073 | 7.674.439 | JL | 2010-11-01 |
5 | Anŝano | 1.504.996 | 1.544.084 | 3.645.884 | LN | 2010-11-01 |
6 | Ĝilino | 1.469.722 | 1.975.121 | 4.413.157 | JL | 2010-11-01 |
7 | Dacin | 1.433.698 | 1.649.825 | 2.904.532 | HL | 2010-11-01 |
8 | Fuŝuno | 1.318.808 | 1 431 014 | 2.138.090 | LN | 2010-11-01 |
9 | Ĉiĉiharo | 1.314.720 | 1.553.788 | 5.367.003 | HL | 2010-11-01 |
10 | Bensi | 1.000.128 | 1.094.294 | 1.709.538 | LN | 2010-11-01 |