Notre-Dame des Cyclistes

La Kapelo france Notre-Dame des Cyclistes (Nia Sinjorino de Biciklantoj) situas en la komunumo de Labastide-d'Armagnac en la departamento Landes, Regiono de Nova Akvitanio, Francio.

Notre-Dame des Cyclistes
kristana preĝejo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Francio vd
Situo Labastide-d'Armagnac
Adreso Quartier de Geou
Konstrustilo(j) Romaniko vd
Koordinatoj 43° 57′ 18″ N, 0° 9′ 44″ U (mapo)43.954872222222-0.16224444444444Koordinatoj: 43° 57′ 18″ N, 0° 9′ 44″ U (mapo)
Notre-Dame des Cyclistes (Landes)
Notre-Dame des Cyclistes (Landes)
DEC
Situo de Notre-Dame des Cyclistes
Map
Notre-Dame des Cyclistes
vdr
Kapelo Notre-Dame-des-Cyclistes
Kapelo Notre-Dame-des-Cyclistes

Historio

redakti

Tiu kapelo estis dediĉita al la Virgulino patronsanktulo de  biciklantoj nome de Papo Johano XXIII en 1958. Ekde tiam, tiu kapelo estis transformita en muzeo de biciklado por biciklantoj, kuristoj kaj turistoj.

Multaj ĉampionoj lasis tie siajn t-ĉemizojn (biciklistan ĵerzon), inkluzive de André Darrigade, Jacques Anquetil, Louison Bobet, Tom Simpson, Bernard Hinault, Raymond Poulidor, Eddy Merckx, Luis Ocaña.

 
Fenestro de la biciklado

Aliaj lokoj dediĉita al biciklado

redakti

En Italio

redakti

La Madonna del Ghisallo situas en la municipo de Magreglio , proksime al la Lago de Como, kaj kiu estis dediĉita al la itala biciklado en 1948 fare de Papo Pio la 12-a.

En Hispanio

redakti

Nuestra Señora de Dorleta, en Esperanto, "Nia Sinjorino de Dorleta", estas konsiderita la mastrino de biciklantoj en Hispanio. La sanktejo situas en Salinas de Léniz, en la Provinco Gipusko.

Eksteraj ligiloj

redakti