Esperanto-movado en Nov-Zelando

Esperanto jam ekzistis en Nov-Zelando ekde la komenco de la 20a jarcento. La Esperanto-movado de Nov-Zelando ĉiam aktivis en kontakto kun la Esperanto-movado de la plej proksima lando nome de Aŭstralio.

Estas listoj de novzelandaj esperantistoj en jenaj artikoloj:

La romano de John A. Lee nome Children of the Poor, 1934, estis tradukita de Bertram Potts kiel Infanoj de la malriĉuloj.[1] Ĝi temas pri la vivo de novzelanda malriĉulo.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Nov-Zelando. Roland, St. Clair, pastro G. Aldridge estis la plej fruaj kaj plej konataj pioniroj, precipe la lasta, kunfondinto de NZEA kaj dum multaj jaroj ĝia prez. La unua ES estas fondita 5 dec. 1904 en Auckland, prop. artikolojn tiutempe presis ,The Otago Witness'. En 1906 S. White en Christchurch fondis ES-n kun pli ol 100 membroj. Samjare aperis EK en Dunedin kaj Invercargill kaj en ,Weekly Press' ĉiusemajne aperis kursoj kaj ekzercoj de E. Gravan subtenon al la movado donis la ĉefministro Joseph Ward, kiu en 1907 mem faris bonegan paroladon pri E kaj konsilis instrui ĝin en popolaj lernejoj kaj ministro de popola klerigo, kiu ankaŭ favore rilatis al E. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 72 lokoj. Laŭ la ICK-raporto en 1930 NZEA „laboras tre vigle kaj sukcese.“ UEA-del. en 1933 en Auckland, Christchurch, Wellington kaj Whangarei.

I. ŜIRJAEV.


  • Desmond J.Langman (1923-2004), D kaj FD en Christchurch (Nov-Zelando), emerita ŝtatoficisto, mortis la 28-an de majo 2004.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Infanoj de la malriĉuloj, de John A. Lee (Sennacieca Asocio Tutmonda, 1972) [Originala titolo: Children of the Poor, 1934]