Nova ateismo

Nova ateismo estas la termino kiu nomas movadon ene de la ateismo en la 21-a jarcento, karakterizita de kritika pozicio al la religio. Laŭ ĝi, la ateismo, kiu sin bazas sur la forta avanco de la scienco dum la lastaj jaroj, atingis tian pinton ke oni ne plu devus havi cedeman kaj flekseblan teniĝon aŭ sintenon al la religio, la superstiĉo kaj la religia fanatikismo kiel okazadis ĝis nun kaj kiu estis permesata de sekularaj kaj eĉ de kelkaj ateismaj movadoj.

En kontraŭa senco ekde la supra maldekstra angulo: Richard Dawkins, Christopher Hitchens, Daniel Dennett kaj Sam Harris.

Laŭ la televidĉeno CNN, la novaj ateistoj kundividas la ideon ke religio ne plu tolereblas, sed adevas esti nalizita kaj kritikita pere de raciaj argumentoj tie kie ĝia influo kreskas. La termino aperis en novembro 2006 en la revuo Wired, kaj aplikiĝas kelkfoje aĉasence al la serio de ses furorlibroj de kvin aŭtoroj kiuj aperis en la periodo 2004-2008. Tiuj ĉi aŭtoroj estas Sam Harris, Daniel Dennett, Richard Dawkins, Victor J. Stenger kaj Christopher Hitchens. La reprezentado de Harris, Dawkins, Dennett kaj Hitchens estis nomata kiel "la kvar rajdantoj de la Ne-Apokalipso, post debato en 2007.

Sam Harris estas la aŭtoro de pluraj furorlibroj nefikciaj: The End of Faith (Fino de la Kredo), Letter to a Christian Nation y Moral Landscape, krom la verkoj mallongaj kaj elektronike aperintaj Free Will kaj Lying. Harris estas la fondinto de Project Reason.

Richard Dawkins estas la aŭtoro de la libro The God Delusion, kiu postsekvis la programon de Channel 4 titolita The Root of all Evil?. Krome, li estas fondinto de la Richard Dawkins Foundation for Reason and Science (RDFRS).

Christopher Hitchens estas la aŭtoro de la libro God is not Great kaj estis inkluzivita inter la "100 plej bonaj publikaj intelektuloj" de Foreign Policy kaj Prospect Magazine.

Daniel Dennett estas la aŭtoro de Darwin's Dangerous Idea inter multaj aliaj, krome, defendanto de la The Clergy Project, organizo kiu subtenas en Usono la pastrojn kiuj ne plu kredas je Dio kaj kiuj ne plu povas plene partopreni en la vivo de siaj komunumoj.