Novjara Aranĝo (NOVA)
Novjara Aranĝo (mallongigita kiel NOVA) estas renkontiĝo organizita de Brazila Esperantista Junulara Organizo.
Listo de okazintaj NOVA-oj
redakti1a NOVA - 2010 - Charqueada - SP
redaktiLa unua Novjara Aranĝo okazis en Charqueada-SP[1], de la 5-a ĝis la 9-a de januaro de 2010. En ĝi, partoprenis 24 homoj el Brazilo kaj el Nederlando.
2a NOVA - 2010/2011 - Paranapiacaba - SP
redaktiLa dua Novjara Aranĝo okazis en Paranapiacaba-SP[2], de la 30-a de decembro de 2010 ĝis la 2-a de januaro de 2011. En ĝi, partoprenis 28 homoj.
3a NOVA - 2012 - Formiga - MG
redaktiLa tria Novjara Aranĝo okazis en Formiga-MG[3], de la 11-a ĝis la 15-a de januaro de 2012.
4a NOVA - 2013 - Pipa - RN
redaktiLa kvara NOVA okazis de la 3-a de januaro ĝis la 6-a de januaro en 2013 en Pipa-RN. Ĝi estis la unua NOVA ekster Sudoriento de Brazilo. estas eta dokumentario pri ĝi en Youtube.
5a NOVA - 2014 - Petropolis - RJ
redaktiLa kvina Novjara Aranĝo okazis en Petropolis-RJ[4], de la 5-a ĝis la 15-a de januaro de 2014.
6a NOVA - 2014/2015 - Aracaju - SE
redaktiLa sesa Novjara Aranĝo okazis en Aracaju-SE[5], de la 31-a de decembro de 2014 ĝis la 4-a de januaro de 2015.
7a NOVA - 2016 - Manaus kaj Presidente Figueiredo - AM
redaktiLa sepa Novjara Aranĝo okazis en Manaus kaj Presidente Figueiredo - AM[6], de la 15-a ĝis la 20-a de januaro de 2012. Ĝi estis la unua evento de BEJO okazinta en Amazonia regiono de Brazilo.
8a NOVA - 2017 - Torres - RS
redaktiLa 8a NOVA okazis en Torres - RS.
9a NOVA - 2018/2019 - Piaçabuçu - AL
redaktiLa naŭa Novjara Aranĝo okazis en Piaçabuçu - AL [5], de la 28-a de decembro de 2018 ĝis la 2-a de januaro de 2019.