Novuso (latve Novuss, estone koroona) estas lertecludo por 2 ludantoj, simila al garomo.

Malnova novusa tabulo

La tablo uzata estas unu kvadrata metro, el ligno. Ĝi havas poŝojn en ĉiu angulo, kaj liniojn markitajn sur la surfaco.

Ludantoj uzas bastonon por puŝi siajn diskojn en la kolorajn diskojn. La celo estas faligi kolorajn diskojn en poŝojn.

La ludo estas foje neformale nomata "balta bilardo".