Nufalija (arabe النوفلية) (aliaj internaciaj nomformoj estas An Nawfalīyah, An Nufaliyah, An Nūfalīyah, En-Nofilia, En-Nofilía, Nofilia, Nofilía, Nufilia, Zauia-en-Nofilia, Zauiet en-Nofilia) estas urbeto en la dezerto, en Distrikto Sirto, Libio.

Nufalija
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 30° 47′ N, 17° 50′ O (mapo)30.78305555555617.833055555556Koordinatoj: 30° 47′ N, 17° 50′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Nufalija (Libio)
Nufalija (Libio)
DEC
Nufalija
Nufalija
Situo de Nufalija

Map

vdr

Ĝi situas en la iam Distrikto Bin Ĝavad, ĉ. 20 km okcidente de Bin Ĝavad kaj 15 km sudoriente de Marsa al Uvaija.

Dum la dua mondmilito, ĝi estis loko de bataleto fine de 1942, kiam kelkaj retiriĝantaj fortoj de Rommel elĉerpis sian fuelresurson. Tiutempe Nufalija estis eta fortikita loko kun kelkaj italaj konstruaĵoj, aldone al moskeo, kelkaj vendejoj kaj lernejo.