Nuit debout (en Esperanto: Nokte staranta) IFA:[nɥi də.bu]) estas franca socia movado komenciĝinta la 31an de marto 2016 sur la Placo de la Respubliko en Parizo, tuj post la posttagmeza surstrata manifestacio kontraŭ la tiel nomata franca “Laboro-leĝo”.

Parizo, Place de la République, 10a de aprilo 2016.
Parizo, Place de la République, 11a de aprilo 2016.

Ĝi konsistas el ĉiutagaj politikaj manifestacioj okazantaj ĉefe sur publikaj lokoj de diversaj urboj en Francujo. Ĝi ankaŭ freŝe disvastiĝis eksterlande.

La movadon markas “liberigo” de la individua parolo, emo al partopreniga kaj rekta demokratio, kaj ne nur geografia disvastiĝo (okupoj en dekoj da urboj), sed ankaŭ en la nivelo de la postuloj: el la rifuzo de la “Laboro-leĝo” al la totala defio kontraŭ politikaj institucioj kaj la ekonomia sistemo.

Tiuj okupadoj de publikaj spacoj memorigas tiujn okazintajn en 2011, ĉu sur la Puerta del Sol en Madrido fare de 15-M, ĉu tiujn de la Movado Indignados de Placo Sintagmo en Ateno de la “generacio de 700 eŭroj”, ĉu la agojn de la movado Occupy en Usono.

Progreso redakti

Kunteksto redakti

La 17an de marto 2016, inter 69 000 kaj 150 000 homoj manifestaciis en Francujo, protestante kontraŭ la registrara propono de “Laboro-leĝo”, sekve de la alvoko fare de organizoj por junularo. La kverelo kreskis dum la 31a de marto 2016: post la alvoko de junularaj organizoj kaj de sindikatoj de salajruloj, la diversaj manifestacioj kolektis entute inter 390 000 kaj 1,2 miliono da homoj.

Deveno redakti

La movado originis en leĝo-projekto pri la tiel nomata en la franca "Code du travail", t.e. laboro-leĝo, kiu celas reformi la laboro-regularon en Francujo. Laŭ la franca registaro, tiu leĝo faciligus la dungadon, precipe al gejunuloj, ebligante al la dungantoj, ke ili povos maldungi pli facile, kaj ankaŭ donante al ili multe pli da libereco, por ke ili organizu la laboro-ritmon en siaj entreprenoj.

Por la sindikatoj, la konsekvenco estas ja la nuligo de ĉiuj sociaj atingoj akiritaj ekde unu jarcento en Francujo, kontraŭ neniu certeco, ke la entreprenistoj dungos pli ofte ol ĝis nun.

Okupacioj redakti

Temas pri okupacioj de lokoj en la urboj, prefere placoj, sur kiuj okazas debatoj inter la homoj por interŝanĝi pri nova mondo surbaze de komunaj luktoj.

Manifestacioj redakti

Diversaj manifestacioj okazis surstrate en la tuta lando, ĉefe en la grandaj urboj, depost la 9a de marto de 2016, do antaŭ la lanĉado de la movado Nuit debout. Jen kelkaj: la 31an de marto, poste la 4an de aprilo, la 9an de aprilo.

Folkloro redakti

La unua Nuit debout okazis la 31an de marto, kaj la sekvantaj tagoj estas nombritaj, kvazaŭ marto daŭrus : « 32a de marto », « 33a de marto », ktp. Ekzemple: la 16a de aprilo 2016 estas alnomita: la 47a de marto 2016.

Amplekso de la movado redakti

La 14an de aprilo, pli ol 80 francaj urboj, 8 hispanaj urboj, 9 belgaj urboj, 1 germana urbo (Berlino), 1 nederlanda urbo (Amsterdamo), 1 portugala urbo (Lisbono), 1 kanada urbo (Montrealo), kaj 1 tajvana urbo (Tajĉung) estis koncernataj de tiu movado.

En metropola Francujo redakti

La civitaneca movado "Nuits debout" dissemiĝas en tuta Francio, aparte ekde la 5a de aprilo. Sesdek urboj estas koncernataj en la sabato 9a de aprilo.

En transmara Francujo redakti

La movado Nuit Debout aperas ankaŭ en ultramara Francio: en Gvadelupo kaj en Reunio.

Gvadelupo: de la 9a de aprilo en la ĉef-urbo Pointe-à-Pitre.

Reunio: de la 8a de aprilo en la ĉef-urbo Saint-Denis; poste de la 13a de aprilo en Saint-Leu, kaj de la 16a de aprilo en La Possession

Eksteraj ligiloj redakti