Numerikaj kapabloj de aŭtismuloj

Aŭtismo estas neŭrokognitiva evolua perturbo, kun kognitiva kaj konduta profilo, sed kun granda vario. Malmultaj sciencaj artikoloj temas pri matematikaj kapabloj de aŭtismuloj, ili montras grandan varion de aŭtismuloj, el kiuj oni povas havi severan diskalkulion aŭ esti kapabla matematikisto. Pleje ili havas mezajn kapablojn.

Matematikaj kapabloj en kognitiva profilo redakti

Tiuj artikoloj ekzamenis aŭtismulojn kun inteligenteco super 70 IQ kaj bonaj lingvaj kapabloj. Anekdotaj kaj priskribaj ekzamenoj montras tre bonajn kapablojn kontraŭ tipe evoluantaj samaĝuloj. Aliaj artikoloj temas pri komparado en grupoj, kiuj montras malsamecon de matematikaj kapabloj inter aŭtismaj infanoj.[1] Hsu-Min Chiang és Yueh-Sin Lin[2] Ankaŭ regulaĵoj de unuaj kapabloj estas malsamaj. Laŭ Hsu-Min Chiang kaj Yueh-Sin Lin, la ekzamenitaj aŭtismuloj havas pleje mezajn matematikajn kapablojn kaj ofte ili havas submezajn kapablojn, sed ne estas diskalkuliaj, kaj vera talento estas rara.[3]

Estas artikoloj, kiuj komparas la matematikajn kapablojn kun ĝenerala kognitiva profilo de sama persono. Laŭ Catherine R. G. Jones et al. oni uzis specimenon kun 100 bone funkcionantaj aŭtismuloj, kaj oni trovis, ke 16,2% de ili havis signife pli bonajn matematikajn kapablojn ol ilia ĝenerala kognitiva profilo, kaj 6,1% de ili havis signifikante pli malbonajn.[1] Legaj kapabloj estas same malsamaj. Aŭtismuloj kun bonaj rezultoj estis pli bonaj en kalkulaj taskoj ol en taskoj, en kiuj ili devis rezoni. Ili estis mezaj en kompleksaj taskoj kiuj bezonis bonajn lingvajn kapablojn, kreativecon kaj pripenson. Ili estis pli bonaj en kalkulado ol uzado de lingvo.

Laŭ Teresa Iuculano et al. bone funkcionantaj aŭtismuloj havis pli bonajn rezultojn en kalkulado ol en taskoj, kiuj bezonas lingvan rezonadon.[4] Tiu diferenco restis ankaŭ kompare al tipe evoluantaj uloj kun sama aĝo, sekso kaj inteligenteco. Ankaŭ ilia cerba aktiveco estis alia, dum simplaj adicioj kaj rememoro de nombraj faktoj, kiu demonstras malsimilan prilaboron en aŭtismuloj.[5]

Evolvo de matematikaj kapabloj redakti

Malmultaj espoloroj okupiĝas per evolvo de numerikaj kapabloj de aŭtismaj infanoj. Xin Wei et al. laboris kun 130 infanoj trifoje inter 6-9 jaroj, kiuj faris testojn jare.[6] Tiuj testojn enhavis matematikan, legan, temis pri adaptivaj funkcionaj, socialaj kaj komunikaj kapabloj. La esplorstoj faris kvar grupojn laŭ unuaj rezultoj: 38,5% havis normalajn rezultojn; 9,2% estis hiperleksiaj ( lega rezulto estis tre bona, aliaj submezaj); 20% estis hiperkalkuliaj (matematika rezulto estis tre bona, aliaj submezaj); kaj 32,3% submeza (kun submezaj rezultoj). Hiperkalkulia grupo havis nornalan rezulton en kalkulado, sed estis submeza per unu varia distribuo en lega testo. Poste la hiperkalkula grupo malgajnis ĝian avantaĝon. La submeza grupo evolvis pli bone matematike kaj en lega kapablo ol la hiperkalkulia kaj la hiperleksia grupo.

Daisy Titeca et al. laboris pri numerikajn kapablojn,[7] kiujn identifikis Jordan kaj Levine.[8] Al tiuj apartenas:

  • verbala subitizado: aŭtomatika, akurata, rapida proksimumado de malgrandaj kvantoj
  • kalkulado (unu, du, tri, kvar, ...)
  • komparado de kvantoj
  • proksimumado
  • uzado de matematikaj operacioj

Ili ekzamenis, ĉu tiuj kapabloj estas helpaj en tiuj matematikaj rezultoj:[7]

  • procedura kalkulo
  • rememoro pri nombroj
  • tekstaj taskoj
  • kapabloj ligaj kun tempo

Ili komparis bone funkcionantajn aŭtismajn kaj tipike evolvantajn infanojn dum infanĝardeno kaj unua lerneja klaso. Dum infanĝardeno la rezultoj estis similaj. En unua klaso, aŭtismaj infanoj estis malpli bonaj en tekstaj taskoj kaj rememoro pri nombroj, sed ankaŭ tiuj estis en normala klaso. Ili montris, ke oni povas prognozi matematikajn kapablojn de aŭtismaj infanoj en unua klaso per rezultoj de verbala subitizado kaj kalkulado. Verbala subitizado havis pli bonan esploran valoron ol ĉe tipike evolvantaj infanoj; per tiu estis prognoseblaj rezuloj de procedura kalkulo, rememoro pri nombroj kaj tekstaj taskoj. Kalkulado havis esploran valoron por procedura kalkulo, kaj malpli por rememoro pri nombroj. Ĝi havis pli bonan esploran valoron ĉe tipike evolvantaj infanoj. Do oni povas prognozi matematikajn kapablojn de aŭtismaj infanojn dum infanĝardeno por unua klaso per verbala subitizado kaj kalkulo. Por prognozo de pli malfruaj kapabloj oni devus fari novajn esplorojn.

Hiperkalkulio redakti

Hiperkalkulio estas pli bonaj kalkulaj kapabloj super aliaj kognitivaj kapabloj. Ĝi ofte montriĝas kiel normala kaj supernormala kapablo, kiam kognitivaj kapabloj estas sub normalaj. Ĝi ne estas bone definita, sed uzita en esploroj simile al hiperleksio, disleksio kaj diskalkulio.[1][2] Ankaŭ sciegula simptomaro povas aparteni tie, se ĝi temas pri nombroj. En tiu kazo kalkulaj kapabloj estas en sama nivelo kiel aliaj kognitivaj kapabloj, sed kapabloj kun nombroj estas tre bonaj. Al tiu apartenas kalkulado de kalendaro, rekonado de primoj kaj kalkuli tre rapide. Tiuj uloj havis malpli multajn punktojn en kalkulaj partoj inteligeta testo de Wechsler per unu varianca devio, kiu montras, ke iliaj sciegulaj kapabloj estas multe pli bonaj ol iliaj ĝeneralaj matematikaj kapabloj.[9][10]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Jones, C. R. G., Happe, F., Golden, H., Marsden, A. J. S., Tregay, J., Simonoff, E., et al. (2009). Reading and arithmetic in adolescents with autism spectrum disorders: Peaks and dips in attainment. Neuropsychology, 23, 718–728.
  2. 2,0 2,1 Chiang, H. M. and Lin, Y. H. (2007) Mathematical ability of chil­dren with Asperger syndrome and high-functioning autism. Autism. 11(6): 547–556.
  3. Chiang, H. M. kaj Lin, Y. H. (2007) Mathematical ability of chil­dren with Asperger syndrome and high-functioning autism. Autism. 11(6): 547–556.
  4. Iuculano, T., Rosenberg-Lee, M., Supekar, K., Lynch, C. J., Khouzam, A., Phillips, J., et al. (2014). Brain organization underlying superior mathematical abilities in children with autism. Biological Psychiatry, 75, 223–230.
  5. Iuculano, T., Rosenberg-Lee, M., Supekar, K., Lynch, C. J., Khouzam, A., Phillips, J., et al. (2014). Brain organization underlying superior mathematical abilities in children with autism. Biological Psychiatry, 75, 223–230.
  6. Wei, X., Christiano, E. R., Yu, J. W., Wagner, M., & Spiker, D. (2014). Reading and math achievement profiles and longitudinal growth trajectories of children with an autism spectrum disorder. Autism. 1–11, DOI: 10.1177/1362361313516549.
  7. 7,0 7,1 Titeca, D., Roeyers, H., Josephy, H., Ceulemans, A., Desoete, A. (2014). Preschool predictors of mathematics in first grade children with autism spectrum disorder. Research in Developmental Disabilities. 35, 2714-2727.
  8. Jordan, N. C., & Levine, S. C. (2009). Socioeconomic variation, number competence, and mathematics learning difficulties in young children. Developmental Disabilities Research Reviews, 15, 60–68.
  9. Thioux, M., Stark, D. E., Klaiman, C., & Schultz, R. T. (2006). The day of the week when you were born in 700 ms: Calendar computation in an autistic savant. Journal of Experimental Psychology-Human Perception and Performance, 32, 1155-1168.
  10. González-Garrido, A.A., Ruiz-Sandoval, J. L., Gómez-Velázquez, F.R., Oropeza de Alba, J.L., & Villaseñor-Cabrera, T. (2002) Hypercalculia in savant syndrome: Central executive failure?. Archives of Medical Research, 33, 586-589.

Traduko redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Savant-szindróma en la hungara Vikipedio.