Oberon (opero)

anglalingva opero far von Weber
(Alidirektita el Oberon (Oper))

Oberon, aŭ The Elf King's Oath (originala versio en la angla) aŭ Oberon, oder der Schwur des Elfenkönigs (germanlingva versio) (eo: Oberono, aŭ la ĵuro de la elforeĝo), verklisto de Jähns J. 306, estas romantika opero en tri aktoj de Carl Maria von Weber. La libreto devenas de James Planché laŭ la samnoma romantika heropoemo de Christoph Martin Wieland en la angla traduko de William Sotheby el 1798. [1] Weber komponis la operon en la jaroj 1825 ĝis 1826. La unua prezentado okazis la 12-an de aprilo 1826 sub muzika direktado de la komponisto en la Reĝa Operejo en Londono. La germana unua prezentado okazis la 23-an de decembro 1826 en Lepsiko. En 1994 Martin Mosebach verkis novan libreton: unua prezentado en 1995 je la opero en Frankfurto ĉe Majno sub muzika direktado de Hans Zender, unua prezentado de la prilaborita versio en 2009 en la Urba Teatro je Freiburg sub muzika direktado de Patrick Peirre en la enscenigo de Michael Kloss kaj Manfred Roth.

Oberon
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Ĝenro opero
vdr

Diskografio (selekto) redakti

  • Kompleta registraĵo: (versio sen dialogoj): Hans Müller - Kray; Chor u. Radiosinfonieorchester (sen pliaj indikoj); Franz Fehringer, Paula Bauer, Helene Baader, Hanne Münch, Karl Liebl, Robert Titze, Friederike Sailer. Firmao: CABALETTA CBCD002, 1953.
  • Kompleta registraĵo: (en la anglalingva originala versio): Sir John Elliot Gardiner; The Monteverdi Choir, Orchestre Révolutionnaire et Romantique; Marin Comparato, Katharina Fuge, Hillevi Martinpelto, Steve Davislim, Jonas Kaufmann, Charlotte Mobbs, William Dazeley. Firmao: Philips (Universal), 2005.
  • Kompleta registraĵo: Marek Janowski; Rundfunkchor Berlino, Deutsches Sinfonieorchester Berlino; Inga Nielsen, Vesselina Kasarova, Deon van der Walt, Bo Skovhus, Peter Seiffert, Melinda Paulsen. Firmao: RCA Red S. (Sony BMG), 1997.
  • Kompleta registraĵo: Rafael Kubelik; Chor und Orchester des Bayerischen Rundfunks; Birgit Nilsson, Plácido Domingo, Hermann Prey, Julia Hamari, Donald Grobe, Uwe Friedrichsen (rakontisto) k.a. Firmao: Deutsche Grammophon (Universal), 1991.
  • Kompleta registraĵo: Vittorio Gui; Radio-simfonia orkestro Milano; Mirto Picchi, Fernando Cadoni, Piero de Palma, Anita Ceruetti, Miriam Pirazzini. Firmao: Myto, 1957.
  • Kompleta registraĵo: Joseph Keilberth; Chor und Orchester des Westdeutschen Rundfunks, Kilinjo; Gisela Litz, Leonie Rysanek, Hanna Ludwig, Horst Günter, Peter Offermanns, Wilhelm Lückert. Firmao: Walhall, 1953.
  • Kompleta registraĵo: Joseph Keilberth; Chor und Orchester des Reichsenders Berlino; Walter Ludwig, Marie-Luise Schilp, Margarete Teschemacher, Helge Rosvaenge, Karl Schmitt-Walter, Carla Spletter, k.a. Firmao: Line / jpc.
  • eltiraĵoj(2 CDs): CD 1. Rafael Kubelik, 1972; Ursula Schröder-Feinen, René Kollo, Donald Grobe. CD 2. Eve Queler; The New York Opera Orchester, Carnegie Hall 1976; John Frederick West, Betty Jones, Julia Hamari, Nicolai Gedda, Graham Clark, k.a. Firmao: Ponto, 1978

Referencoj redakti

  1. Karl Laŭ: Carl Maria von Weber, Reclam Biografien, Reclam, Leipzig, 1986, Seite 202

Vidu ankaŭ redakti