Obstrukco - politike - estas intenca malhelpado al parlamenta laboro, farita per ĉiuj leĝaj rimedoj fare de la opozicio. Ĝia plej ofta formo estas tro longa parolado por malhelpi malfavoran decidon. Tio funkcias nur, kiam la decidon oni devas atingi en limigita tempo. En kelkaj landoj la praktiko de obstrukco estas malebligita aŭ almenaŭ malfaciligita pere de rimedoj kiel daŭrolimo de paroladoj.

Ĝi funkcias ĝis hodiaŭ en la Usona senato, kie, por depreni la parolrajton al parolanto, estas necese, ke la kvalifika plimulto (du trionoj) de la senatanoj voĉdonu tiucele. „La obstrukco servas despotismon de la maplimulto” – diris usona senatano Bill Frist en novembro de 2004, kiam la obstrukco de la malplimulto malhelpis jam 10-foje elekton de nova juĝisto al la Supera Kortumo, ekde 2000.

Obstrukco estas '''en la ĉiutaga lingvouzo''' la ĝeno de cirkulado en intesto, tubo; trairado de vojo, kanalo, strato ktp. per amaso da objektoj. Tiukaze ĝia sinonimo estas ŝtopiĝo.

Historio de la politika obstrukco redakti

La obstrukcon uzis unuafoje la irlandaj parlamentanoj en la suba ĉambro de la angla parlamento. La uzebleco retiriĝis en la 20-a jarcento.