Oficino
Oficino [1] (el la latina vorto: officina - laborejo, forno, ekonomia ejo) estas faktermino ekde la malfrua Mezepoko.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0a/Engel-Apothekenoffizin.png/220px-Engel-Apothekenoffizin.png)
Ĝi priskribas atelieron kun aldonita vendejo, kie oni produktis altvalorajn aferojn. La termino diversmaniere uzatas ĝis hodiaŭ por libropresejoj kaj ĉefe por apotekoj, laŭ PIV.
Piednotoj
redakti- ↑ Troviĝas la vorto ekz. ĉe Erich-Dieter Krause: Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Verlag Enzyklopädie Leipzig:1983, 1-a eldono, p. 348