Olefarbo

(Alidirektita el Oleofarbo)

OlefarboOleofarbo estas farbo komune produktita el linoleo kaj uzata por olepentrado.

Vidaĵo de Delft en olepentraĵo, de Johannes Vermeer.

Olefarbo estis uzita por la unua fojo en okcidenta Afganio, iam inter la 5-a kaj la 9-a jarcentoj. Ĝia uzado sekve disvastiĝis okcidenten ĝis tiam, kiam en Mezepoko ĝi atingis Eŭropon. Olepentrado sekve fariĝis la ĉefa ĝenro de pentrado : klimakse de la Renesanco, la antaŭa metodo "tempero" estis jam preskaŭ tute anstataŭigita en la plej granda parto de Eŭropo.

Ĝi uzatas ne nur por artaj celoj, sed ankaŭ por konstrutekniko por dekorado, protektado de ligno, metaloj ktp.