Olimpia flago

(Alidirektita el Olimpika flago)

La simbolo de la olimpiaj ringoj, kiuj sur blanka fono konsistigas la olimpian flagon, estis dezajnita fare de Pierre de Coubertin dum la jaro 1913. La simbolo konsistas el kvin interkroĉitaj ringoj en la koloroj blua, flava, nigra, verda kaj ruĝa. La sesa uzita koloro estas la blanka por la fono.

olimpiaj ringoj

Ĉar la olimpiaj ludoj de Berlino 1916 ne povis okzazi pro la Unua Mondmilito, la olimpia flago unuafoje uziĝis dum la Somera Olimpiko 1920 en Antverpeno. verwendet.

Pierre de Coubertin dum la jaro 1931 diris pri la flago:

Citaĵo
 La dezajno de la ringo estas komprenenda simbole. La ringoj reprezentas la kvin kontinentojn, kiuj estas unuigitaj en la olimpia movado; la ses koloroj korespondas al tiuj de ĉiuj naciaj flagoj de la hodiaŭa mondo. 
— Pierre de Coubertin
Skulptaĵo antaŭ la centra oficejo de la IOK.

La koloroj de la ringoj do ne unuope reprezentas difinitan kontinenton, sed tamen la interplektiĝon de ĉiuj kontinentoj, pro tio ke almenaŭ unu koloro de ĉiu nacia flago de la partoprenantaj teamoj ekzistas en la olimpia flago.

Kvankam ekde la dezajno de la olimpia flago fondiĝis pluraj novaj ŝtatoj kaj ŝanĝiĝis naciaj flagoj, la regulo ĝis hodiaŭ validas por ĉiuj naciaj ŝtatoj de la mondo.

La kutima opinio, ke la ringaj koloroj reprezentus difinitajn kontinentojn - blue plej ofte por Eŭropo, alternative foje por Aŭstralio, ruĝe por Ameriko, flave por Azio, nigre por Afriko, verde plej ofte por Aŭstralio, alternative foje por Eŭropo - tamen tiom enradikiĝis, ke fojfoje eĉ la lernantoj en lernejaj lecionoj devas enparkerigi la kombinon inter la ringokoloroj kaj la kontinentoj, malgraŭ ke la rilatigo estas pura mito.