Omeomerioj (en la greka όμοιομέρειαι, el όμοιος simila, kaj μέρος ero) estas termino uzita de Aristotelo por indiki la tieldiritaj “semoj” de Anaksagoro, nome la korpusklaj eretoj konstituantaj la universon.

Laŭ Anaksagoro, svarmas senfinaj omeomerioj kvante malsamaj, kiuj komprenigas la ŝajnan paradokson de la transformiĝon de la aĵoj (problemo rekta de Parmenido kiun Anaksagoro provas solvi “savante la fenomenojn”, laŭ la konata komento de Platono). Pro tio, fakte, ke ĉiu estaĵo rezultas el komponaĵo de semoj, ne povas ekzisti la ŝanĝado, nek la multobleco ĉar temas pri elementoj devenintaj el la malkomponado kaj rekomponado de semoj jam supozitaj: do nenio kreiĝas kaj nenio detruiĝas kaj ŝanĝas se ne la aranĝiĝo de la semoj.

La saman problemon de Parmenido, iumaniere, alfrontis, postepoke, ankaŭ Demokrito per la enmeto de la atomoj de Empedoklo: tiuj ĉi aranĝiĝas novmaniere, ne la aĵaro.

Unuopa aĵo entenas, do, omeomeriojn de ĉiuj aliaj (“ĉio estas en ĉio”), sed sukcesas (surbaze de la konstanta movo altrudita de la Nous) nur tiuj de la objekto formiĝanta. Se oni ne estus devigitaj vivi en sensoj erarigaj, laŭ Anaksagoro oni povus vidi ke ĉiu aĵo estas komponaĵo de semoj tiom malsamaj kiom estas la estaĵoj en la kosmo ordigita de la Nous.

La omeomerioj, fakte, estas ordigitaj kaj agigitaj de la Nous, la grandiozega intelekto kiu reguligas ĉiun ŝanĝon, kiu ne estas allasita al la hazardo kiel, male, en Demokrito kaj atomistoj, sed estas ĝuste regulita de supera entaĵo kvankam de ĝi necelita kaj nevolita.

Tiu Nous tiom plaĉos al la naskiĝonta kristanaj filozofoj ke ili, al ĝi donante celemon kaj intencecon, en ĝi legos spuran antaŭvidon de la koncepto de la kristana Providenco, kaj intuicio pri tio kio estos nomata Logoso aŭ "Verbum Dei" (Difilo).

BibliografioRedakti