OpenProject estas ret-bazita projekta administra sistemo por loko-sendependa teama kunlaborado.[1][2]

OpenProject

Lasta stabila versio 13.4.1
Programlingvo Ruby
Permesilo GPLv3
Retejo www.openproject.org
vdr

Ĝi estas libera malfermitkoda programo, eldonita sub la permesilo GNU Ĝenerala Publika Permesilo Versio 3 (GPLv3). Ĝi disponeblas kiel senpaga komunuma eldono kaj pagenda Entreprena eldono por nubo kaj en propra servilo de uzanto. Evoluadon plejparte faras OpenProject GmbH.

Trajtoj redakti

OpenProject Foundation redakti

La OpenProject Foundation estis establita fare de la programistoj kaj uzantoj de OpenProject en Oktobro 2012.[3] Fondinte la asocion en aprilo 2013, ĝi estis registrita (VR 32487) en Junio en la registro de la Amtsgericht (loka tribunalo) de Charlottenburg-Wilmersdorf (distrikto de Berlino).

La asocio disponigas organizan kadron por teĥnikaj decidoj kaj la disvastigo, akcelo, kaj daŭrigo de disvolvo de la tutmonda komunumo kaj de plentempa evolua teamo, financita fare de la membroj de la OpenProject Foundation.

La asocio ne celas proprajn ekonomiajn celojn.

Historio redakti

OpenProject estas evoluigata ekde 2010 kun ĝia devenprojekto ChiliProject.[4] La komenca instigo por ĉi tiu forko estis la rendimentaj, sekureca kaj alirebleca postuloj de la fondaj membroj de OPF, kiuj ne povus esti facile atingitaj per aldonaĵoj por aŭ Redmine aŭ ChiliProject.

Premioj redakti

En Aŭgusto 2011, OpenProject gajnis la unuan premion en la kategorio "Plejbona praktiko" de la malfermkoda konkurso de la Berlina Teknologia Fondaĵo "La estonteco de Berlino estas malfermita".[5]

En Aprilo 2018, OpenProject gajnis la INNOVATIONSPREIS-IT 2018 de la Iniciato Mittelstand en la kategorio Malfermitkoda programaro.[6]

En oktobro 2018, OpenProject venkis arĝentan premion en la Open Source Business Award (OSBAR, "OpenSource-Oscar").

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti