Optika kontrasto estas valoro kiu priskribas diferencon de objekto de la fono (krom okazo de kolora diferenco).

Kontrasto K = (B1 - B2)/B1 ,

kie B1 estas heleco de la objekto,

B2 estas heleco de la fono.

Se K = 0 la objekto nevideblas.

Por ĉiu sistemo de perceptado aŭ okulo estas minimuma kontrasto, je kiu la sistemo povas distingi la objekton de la fono. Ĉi tiu minimuma kontrasto dependas de heleco, ankaŭ ju pli granda estas la objekto des pli ĝenerale malgranda estas minimuma kontrasta je kiu la objekto videblas.