Orelkovrilo

Orelkovriloj estas iloj aranĝitaj por kovri orelojn de persono por ties protekto kaj sekureco. Ili konsistas el termoplastametala kapo-bendo, kiu kongruas kun la pinto aŭ malantaŭo de la kapo, kaj kuseneto ĉe ĉiu pinto, por kovri la eksterajn orelojn.

Du homoj kun termikaj orelkovriloj.
Paro de akustikaj orelkovriloj de marko Husqvarna.

Variantoj redakti

Modernaj orelkovriloj aperas en du bazaj tipoj:

  • Termikaj orelkovriloj , uzataj en malvarmaj lokoj por havi la orelojn varmaj per kusenetoj aŭ tolo aŭ ledo.
  • Akustikaj orelkovriloj , konataj ankaŭ kiel oreldefendiloj, orelŝirmiloj kaj kontraŭbrua kapilo: tasoj kovritaj per sonprotekta materialo, kiel termikaj orelkovriloj kaj kapaŭskultiloj laŭ aspekto, kio estas portata kiel aŭdoprotektado. Tiuj devas esti uzataj en lokoj kie estas laŭtaj sonoj pro industriaj maŝinoj, konstruado ktp[1]. Kelkaj produktantoj kombinas kapaŭskultilojn kun oreldefendiloj, permesante la uzanton aŭskulti muzikon, komunikadon aŭ aliajn aŭdofontojn kaj krome havigas protekton aŭ izoladon el la etosa bruo. Por eksterordinara sono oni povas uzi orelŝtopilojn, kombine kun orelkovriloj.[2]

Notoj redakti

  1. Technical Committee CEN/TC 159 “Hearing protectors”. (17-11-2021) EN 17479-2021. Hearing protectors - Guidance on selection of individual fit testing methods (angle). Brussels: European Committee for Standardization, p. 46. ISBN 978 0 539 04746 2. link
  2. Stephenson, Carol Merry. Choosing the Hearing Protection That's Right For You. Alirita 2009-07-30.