Orenburga naftogasa distrikto


La Orenburga naftogasa distrikto estas naftogasa distrikto, parto de Volga-Urala naftogasa provinco. Ĝi estas ligita al Oriento-Orenburga levaĵo kaj al Sol-Ilecka volbo, kiu situas ĉe la junto de Ĉekaspia sineklizo (Orienteŭropa kratono) kaj Antaŭurala randofleksejo. La areo estas 30 mil km².

Orenburga naftogasa distrikto
Tipo naftogasa distrikto
Landoj Rusio
Parto de Volga-Urala naftogasa provinco
Areo 30 mil km²
Naftogasaj kompleksoj la devonia, karbonia, permia
Naftogasaj minejoj la Orenburga
vdr

Nafto kaj gaso redakti

La industrie gravaj naftogasaj tavoloj estas ligitaj al la sedimentaĵoj de devonio, karbonio kaj permio. Tergaso troviĝas ĉefe en la sedimentaĵoj de meza karbonio kaj malsupra permio.

Estas malkovritaj proksimume 50 minejoj, el kiuj 14 havas gaskuŝejojn. Gasminejoj estas plejparte ligitaj al Sol-Ilecka volbo. Pli ol 98% da gasa kapacito troviĝas en la unika Orenburga minejo, kie gastavoloj estas ligitaj al la sedimentaĵoj de malsupra permio — karbonio (la kaŝiro-kungura naftogasa komplekso).

Poreco varias de 8 ĝis 18%. Penetrebleco estas 0,0001 ĝis 0,034 mkm². Elminigado de gaso atingas 800 mil m³/tage.

Literaturo redakti

  • Аленин, В. В.. [2004] Р. И. Вяхирев: Оренбургская нефтегазоносная область // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 295. ISBN 5-85270-327-3.

Vidu ankaŭ redakti