Orienta flavtufa pingveno

La Orienta flavtufa pingvenoOrienta ŝtonsalta pingveno (Eudyptes filholiEudyptes chrysocome filholi) kvankam genetike diferenca[1][2] estas ankoraŭ ofte konsiderata subspecio de la Ŝtonsalta pingveno aŭ Flavtufa pingveno.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orienta flavtufa pingveno
Orienta flavtufa pingveno
Orienta flavtufa pingveno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Eudyptes
Specio: E. chrysocome
Eudyptes chrysocome filholi
(Hutton, 1878)
Arealo estas markita en bluo
Arealo estas markita en bluo
Arealo estas markita en bluo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

La Flavtufa pingveno Eudyptes chrysocome estas foje konsiderata kiel du specioj, nome Norda kaj Suda ŝtonsalta pingveno, post enketado publikita en 2006 montris morfologiajn, voĉajn kaj genetikajn diferencojn inter ambaŭ populacioj.[3][4] Molekula datado sugestas, ke la genetika diverĝo rilate al la Suda ŝtonsalta pingveno povus esti kaŭzita de vikaria evento kaŭzita siavice de ŝanĝo en la situo de la Subtropika Fronto dum la klimata transiro de meza Pleistoceno.[5] Analizo de parto de la mitokondria kontrolregiono de Norda ŝtonsalta pingveno trovita ĉe la Kergelenoj montris, ke ĝi povus esti veninta el la insulo Gough, 6,000 km for, kaj ke la Suda kaj Norda ŝtonsaltaj pingvenoj estas genetike separataj, kvankam kelkaj individuoj povus disiĝi el siaj reproduktaj kolonioj.[6] Multaj taksonomiistoj ankoraŭ ne agnoskis la disigon, kvankam kelkaj komencis fari tion.

Aspekto redakti

 
Litografo de specimeno de tiu subspecio (tiu maldekstre) pentrita fare de Walter Lawry Buller (1838-1906), kaj publikigita en A History of the Birds of New Zealand en 1873.

Ĝi havas longon de 60 ĝis 65 cm, kun averaĝa pezo de 3,35 kg. La koloro de la plumaro estas nigra ĉe la kapo kaj sur la supra parto de la korpo, kaj blanka ĉe la ventro. Super siaj ruĝaj okuloj ĝi montras brovon el helflavaj plumoj kiuj projekcias malantaŭen.

Koncerne al la aliaj subspecioj (Eudyptes chrysocome chrysocome), ĝi distingiĝas pro havi la rozkoloran kaj karnecan randon de la beko. La kolorbildo de la plumaro sur la suba flanko de la flugiloj ankaŭ estas malsama.

Distribuado redakti

E. c. filholi reproduktiĝas ĉe ĉeantarktaj insuloj de la Hindo-Pacifika Oceano: nome Princ-Eduardaj, Krozetoj, Kergelenoj, Herdo, Makvora, Kampbelo, Aŭklando, kaj Antipodoj.

Referencoj redakti

  1. Jonathan Banks, Amy Van Buren, Yves Cherel & James B. Whitfield (2006). “Genetic evidence for three species of Rockhopper Penguins, Eudyptes chrysocome”, Polar Biology 30 (1), p. 61–67. doi:10.1007/s00300-006-0160-3. 
  2. Marc de Dinechin, Richard Ottvall, Petra Quillfeldt & Pierre Jouventin (2009). “Speciation chronology of rockhopper penguins inferred from molecular, geological and palaeoceanographic data”, Journal of Biogeography 36 (4), p. 693–702. doi:10.1111/j.1365-2699.2008.02014.x. 
  3. Jouventin P., Cuthbert R.J., Ottvall R. (2006). Genetic isolation and divergence in sexual traits: evidence for the Northern Rockhopper Penguin Eudyptes moseleyi being a sibling species. Molecular Ecology 15:3413-3423.
  4. Banks J., Van Buren A., Cherel Y., Whitfield J.B. (2006). Genetic evidence for three species of Rockhopper Penguins, Eudyptes chrysocome. Polar Biology 30:61-67.
  5. de Dinechin, M., Ottvall R., Quillfeldt P. & Jouventin P. (2009). Speciation chronology of northern rockhopper penguins inferred from molecular, geological and palaeoceanographic data. Journal of Biogeography 36(4):693–702.
  6. de Dinechin M., Pincemy G., Jouventin P. (2007) A northern rockhopper penguin unveils dispersion pathways in the Southern Ocean Polar Biology. 31(1):113-115