Orontobates (en greka Ὀρoντoβάτης kaj en malnovpersa Aurandabad, vivis en la 4a jarcento a.K.) estis perso, kiu edziĝis al la filino de Piksodaro, kontraŭleĝa satrapo de Kario, kaj estis sendita de la reĝo de Persio por sukcedi lin. Je la alproksimiĝo de Aleksandro la Granda de Macedonio (334 a.K.) Orontobates kaj Memnono de Rodoso fortifikiĝis en Halikarnaso. Sed finfine, malespere defendi ĝin, ili incendiigis la urbon, kaj sub la ŝirmo de la tumulto ili trapasis al Kos, kien ili jam antaŭe estis translokigintaj ties trezorojn. Aldonr al la insulo Kos, Orontobates, retenis kontrolon de la citadelo de Salmacis, kaj la urbojn Mindus, Caunus, Tera kaj Kalipolis kun Triopium.

Referencoj redakti