Oseberga ŝipo

La oseberga ŝipo estas grava vikinga entombiga ŝipo, trovita en 1903 en bieno Oseberg, Norvegio, proksime al bordo de la Oslo-fjordo. La elfosadojn faris la sveda Gabriel Gustafson kaj norvega Haakon Shetelig en 1904-1905.

La oseberga ŝipo.

La ŝipo estas elstara artaĵo de la vikinga arto. Ĝi kuŝis en blua aŭ ceramikista argilo, kiu konservis ankaŭ la la lignaĵojn. Ĉar oni plenigis ĝin per ŝtonoj dum la entombigo, tiuj dispremis la ŝipkorpon, oni devis rekonstrui ĝin per plurjara laboro. Post tio evidentiĝis, ke oni planis ĝin por abudborda ŝipado, ĝi servis verŝajne kiel luksa ŝipo. La ŝipo estis konstruita el kverkoligno, longis 22 m, larĝis 5 m, la masto altis ĉ. 9–10 m. Al la ŝipo apartenis 15 remparoj, tiel ĝi havis la minimuman skipon de 30 remistoj.

La formo de la ŝipo estas tre svelta, la naza kaj la prua kaj poŭpa parto estas riĉe skulptita. Oni konstatis per dendrokronologia analizo, ke la entombigo okazis en 834. Oni trovis en la ŝipo restaĵon de du virinoj: sinjorino kaj servistino. Laŭ kelkaj sciencistoj, la sinjorino estis la legenda reĝino Asa el la Yngling-familio, kiu estis avino de Belharara Harald, fondinto de la prakandinava imperio.

La ŝiptombo ne entenis oraĵojn – tiuj forŝtelis jam iam tomboprirabistoj -, sed la restintaj objektoj montras ĉiutagaĵojn de la vikingoj.

Riĉe skulptita vikinga ĉaro

La princino estis entombigita en lito sur mola kuŝaĵo, kovrita per plumkovraĵo. Oni trovis en la ŝiptombejo du riĉe skulptitajn litojn, tri ornamitajn sledojn, unu ornamĉaron, tutan aron de la endomaj kaj agrikulturaj iloj. La arĥeologoj trovis kuirejan ilaron kun potoj, muleŝtonoj, lignajn ujojn, semerojn, agrikulturajn ilojn kaj inter ili eĉ sterkoportan sledon. Pluaj iloj estis kvar teksad-seĝojn, teksaĵojn, murtapiŝojn.

La mortintojn akompanis dek kvin ĉevaloj, kvar hundoj unu okso; nuksoj, pomo kaj viandopecoj.

La ŝipo kaj la trovitaĵoj nun estas videblaj en Oslo , en muzeo de la vikingaj ŝipoj.

Eksteraj ligilojRedakti