Othón P. Blanco estas unu el la 10 komunumoj de la meksika subŝtato Quintana Roo, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko)

Othón P. Blanco
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Quintana Roo
Poŝtkodo 77000–77099, 77950–77997
Kodo laŭ INEGI 23004
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 244 553
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 33′ N, 88° 24′ U (mapo)18.55-88.4Koordinatoj: 18° 33′ N, 88° 24′ U (mapo)
Alto 27 m [+]
Areo 11599 km² (ekde februaro 2011)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Othón P. Blanco (Quintana Roo)
Othón P. Blanco (Quintana Roo)
DEC
Othón P. Blanco
Othón P. Blanco
Lokigo de Quintana Roo en Meksiko
Situo de Othón P. Blanco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Othón P. Blanco Municipality [+]
vdr

La ĉefurbo de la komunumo estas Chetumal, kiu samtempe estas la ĉefurbo de la subŝtato Quintana Roo. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto, estas 23004. La komunumo laŭ la popolnombrado de la instituto INEGI en 2010 havis 244 553 loĝantojn. En februaro 2011 la norda parto de la komunumo kun la ĉefa loĝloko Bacalar fariĝis memstara administra komunumo, kaj do tiam minusiĝis ne nur parto de la antaŭa areo, sed ankaŭ parto de la loĝantaro de 2010.

Geografio redakti

La komunumo en 2010 havis surfacon de 18 760 km² kaj tiel reprezentis 36,9 % de la tuta subŝtato Quintana Roo. En februaro 2011 forpreniĝis nordaj 7 161 km² kaj sekve restis 11 599. La alteco super la marnivelo ĝenerale estas malalta. Ĝi varias inter 2 ĝis ĉ. 250 metroj super la marnivelo. Ĝenerale la reliefo altiĝas de oriento al okcidento. Plej alta la reliefo ĝenerale estas ĉe la limo al la meksika subŝtato Campeche. La plej granda parto de la teritorio estas sub 100 metroj super la marnivelo.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 182048 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 24957 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 13,7 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La plej multaj el ili parolas la jukatanan majaan lingvon (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan).

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj redakti