Departemento Ouest

departemento de Haitio
(Alidirektita el Ouest (Haitio))

Departemento Ouest (kreole: Lwès) estas unu el la dek departementoj de Haitio. Ĝia nomo estas la franca vorto por "okcidento"; ĝi ne estas vere pravigata de ĝia situo inter la departementoj Centre kaj Sud.

Departemento Ouest
Departemento
departemento de Haitio [+]

LandoHaitio

Supermara alteco55 m [+]
Koordinatoj19° N, 72° U (mapo)18.573-72.24Koordinatoj: 19° N, 72° U (mapo)
ĈefurboPortoprinco
- koordinatoj19° N, 72° U (mapo)18.573-72.24Koordinatoj: 19° N, 72° U (mapo) [+]
Areo4 982,56 km² (498 256 ha) [+]


ISO 3166-2HT-OU

Departemento Ouest (Tero)
Departemento Ouest (Tero)

Departemento Ouest (Tero)
Departemento Ouest (Tero)
DEC
Departemento Ouest
Departemento Ouest

Map
Departemento Ouest
Vikimedia Komunejo:  Ouest (department) [+]
vdr

Ouest atingas la limon al Domingo oriente kaj la golfon de Gonavo okcidente kaj ampleksas la insulon Gonavo, la plej grandan de la lando. Ĝia sud-okcidenta parto situas sur duoninsulo Tiburon.

La areo de Ouest estas 4.983 (laŭ aliaj: 4.827) km²; en 2009 oni taksis ĝian loĝantaron je 3.664.620. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas HT-OU. Plej grava urbo estas la haitia kaj departementa ĉefurbo Portoprinco, en kaj ĉirkaŭ kiu loĝas pli ol duono de la departementa loĝantaro.

La departemento estas dividita en kvin arondismentojn, kiuj konsistas el sume 20 komunumoj: