Ovoŝelo

(Alidirektita el Ovokonko)

Ovoŝelo, aŭ ovokonko, estas la ekstera durkovro de ovo kaj de kelkaj formoj de ovoj kun mildaj eksteraj kovroj. Ĝi estas formata el karbonato kaj fosfato de kalcio kaj magnezio.

Netuŝita ovoŝelo de blanka ovo de kokino.
Ovoŝelo de bruna ovo de kokino.

Diverseco redakti

 
Kelkaj aliaj koloroj de kokinovoj.

Insektovoj redakti

Insektoj kaj aliaj artropodoj demetas (ellasas) varion de stiloj kaj formoj de ovoj. Iuj ovoj havas gelatena aŭ haŭto-simila kovraĵoj, aliaj havas malmolajn ovoŝelojn. Molaj ovoŝeloj enhavas plejparte proteinon.

Fiŝoj, amfibioj kaj reptiliaj ovoj redakti

Fiŝoj kaj amfibioj ĝenerale demetas ovojn, kiuj estas ĉirkaŭataj de eksterembrionaj membranoj, sed disvolvigas ŝelojn, nek molajn nek durajn, ĉirkaŭ tiuj membranoj.

Birdovoj redakti

 
Bruna kokinovo kun neregula kalciiĝo

La birdovo havas fekundigitan (aŭ, en la kazo de kelkaj birdoj [kiaj kokinoj] eble nefekundigitaj) ovoĉelon (gameton, foje nomata ĝermo) situanta ĉe la ovoflava surfaco, ĉirkaŭata de la albumeno (aŭ ovoblanko). La albumeno siavice estas ĉirkaŭata de du ŝelmembranoj (interna kaj ekstera membranoj) kaj poste la ovoŝelo.

Ovodento redakti

Eloviĝantaj birdoj, amfibioj kaj ovodemetaj reptilioj havas ovodenton uzatan por malfermi elirejon en la malmola ovoŝelo.[1][2]

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-08. Alirita 2012-07-16.
  2. http://hera.ugr.es/doi/15773115.pdf

Bibliografio redakti

  • (2006) “The evolution of egg colour and patterning in birds (Evoluo de la koloro kaj koloraranĝo pri birdovoj)”, Biological Reviews 81 (3), p. 383–406. doi:[[doi:10.1017%2FS1464793106007044+%28%5B%5Bangla+lingvo%7C%3Cspan+style%3D%22color%3Agrey%3B%22%3Eangle%3C%2Fspan%3E%5D%5D%29|10.1017/S1464793106007044 (angle)]]. 


Eksteraj ligiloj redakti