La kokina ovo estas produkto de la kokino por krei idaron. Homoj uzas ĝin kiel nutraĵon.

Skema sekco de kokina ovo: 1. kalkŝelo, 2. ŝelhaŭto, 3. ŝelhaŭto, 4. kalazo, 5. ekstera ovoblanko (maldikflueca), 6. meza ovoblanko (dikflueca), 7. ovoflavohaŭto, 8. krea ovoflavo, 9. ĝermo, 10. flava ovoflavo, 11. blanka ovoflavo, 12. ena ovoblanko (maldikflueca), 13. kalazo, 14. aerejo, 15. kutiklo

Ovo de kokino kiu ne vivas en kaĝo nomiĝas gratkokina ovo

Ovokreado redakti

La tuta procezo de ovokreado daŭras ĉirkaŭ 24 horojn. Tial kokino ne povas eligi ovon pli ol unufoje tage. La ovoeligpovon de kokinoj oni kalkulas kiel nombro de ovoj (dum unu tago) por 100 kokinoj kaj esprimita kiel parto de 1. Legpovo de 0,9 signifas do 90 ovoj por 100 kokinoj kaj ne 90 ovoj por unu kokino dum 100 tagoj.

Pri la koloro de kokinaj ovoj redakti

La koloro de la kalkŝelo de kokina ovo havas genan kaŭzon. Purrasaj kokinoj kun blankaj orelloboj eligas plej ofte blankajn ovojn, tiuj kun ruĝaj orelloboj plej ofte brunŝelajn. Elstaraj estas Araŭkan-kokinoj, kies orelloboj estas multkoloraj, kiuj ĉiam eligas verd-bluajn ovojn. Ne ekzistas ligo inter la koloro de la plumaro kaj de la ovoj. Se la kokinoj ne estas purrasaj, ne eblas antaŭscii la koloron de la ovoj. Ĉiuj kombinoj eblas.

La koloro de la ovoflavo dependas de la nutraĵo. Maizo kaj verdaĵoj igas la ovoflavon helflava, papriko kaj krustuloj igas ĝin pli ruĝa. Sed oni povas ankaŭ ruĝigi la ovoflavon per aldono de - multe malplikostaj - sintezaj farboj. Ekologiaj produktejoj produktas ĉefe flavajn ovoflavojn pro kostkialoj. Dum en Eŭropo ruĝaj ovoflavoj estas konsiderataj sanaj, en Usono, pro la samaj kialoj, konsumantoj petas palajn aŭ helflavajn ovoflavojn.

Ovokodo redakti

En la EU, la breda metodo povas esti determinita per la produktanto-kodo presita sur ĉiu ovo uzante la gvidan nombron:

(0 = ekologia vivmedio, 1 = libera elirejo; 2 = gratkokinejo kaj 3 = kaĝo);

La sekvaj literoj indikas la membroŝtaton de EU. La aliaj donas informojn pri la preciza origino.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En la germana:

En la angla: