Péter Kovács (poeto)

(Alidirektita el Péter Kovács)

Péter KOVÁCS, Kováts [kova:ĉ] estis rumania hungara poeto, pedagogo. Li naskiĝis en Szentháromság la 10-an de oktobro 1909 kaj mortis la 24-an de februaro 1993 en Budapeŝto.

Kariero redakti

Péter Kovács akiris diplomon de bazlerneja instruisto en la Ŝtata Porinstruista Instituto de Cristuru Secuiesc (1928). Li instruis en Fenyőkút (1931-36), poste Patakfalva, Parajd, Fiatfalva (1936-44). Post trijara militkaptiteco li loksidiĝis en Budapeŝto, kie li diplomitiĝis en la fakultato de filologio de Scienca Universitato Péter Pázmány en 1948. Li estis doktoro de eduksciencoj (1969), titulara ĉeflerneja instruisto (1974).

Libroj redakti

  • Gyónás poemvolumo (Székelyudvarhely 1934).
  • Tükör előtt, poemvolumo (Marosvásárhely 1937).
  • A szomszéd népekkel való kapcsolataink történetéből kunulredaktoro, kolektaĵo de dokumentoj kaj krestomatio, (Bp. 1962).
  • Magyar-román filológiai tanulmányok, kunlaboranto, eldonaĵo de Román Filológiai Tanszék de ELTE, (Bp. 1984)

Fonto redakti