PVM (Datenaranĝo)

PVM estas aranĝo de dosiero, kiu estas libraro de PVR-dosieroj, teksturoj uzataj en multaj ludoj por konsolo Dreamcast de la firmao Sega kaj por aliaj ludiloj de ĉi tiu firmao aŭ firmaoj kiuj estas rilataj al Sega.

Datenaranĝo

redakti

Paĝokapo de la PVM-dosiero aspektas kiel sekvas:

komenca bajto longeco en bajto nomo priskribo de enhavo
0 4 pvmSig Signaturo de dosiero, ĉiam havas valoron PVMH (PVM Header)
4 4 pvmhSize Longeco de la paĝokapo de la dosiero en bajtoj (ne nombrante signaturon)
8 1 pvmType Bajto kiu informas pri dosiertipo (09 - baza, 0f - plena)
9 1 pvmFlag Se ĝuste estos donataj la nomoj de la PVR-dosieroj
10 2 pvmNoF Nombro de dosieroj