La paŭla privilegio estas, laŭ la kanona juro, unu el la kaŭzoj pro kiu la geedziĝa ligilo estas malligebla kiel antaŭvidite en la kanonoj 1143-1147. Ĝi tiel nomiĝas ĉar originas el la epistolo de la Paŭlo, nome el la 1Kor 7, 12-15.

Surbaze de la paŭla privilegio, validaj geedziĝoj malligiĝas, favore al la fido (favor fidei) kian unu el la geedziĝaj partneroj ricevas sinsekve la bapton kaj la alia rifuzas daŭrigi la kunvivadon kaj ne volas pace kunloĝi senofende al la Kreinto.

Tielkaze la baptita partnero, pridemandinte la alian partneron por koni lian eventualan disponeblecon al la bapto aŭ almenaŭ al paca kunvivado, kiam la rezulto estas negativa, akiras la rajton ligiĝi al alia katolika partnero; kaj pro motivoj juĝataj validaj de la episkopo, geedziĝe kuniĝi kun ne kristana partnero.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti