Por petra privilegio en kanona juro [1], oni intencas la povon de la papo allasi dissolvon de geedziĝo valida sed ne sekse plenumita. Ĝi estas regulata en la kanono 1142[2].

Kanono 1142: La neplenumita geegziĝo inter baptitoj aŭ inter baptit(in)oj aŭ kun nebaptit(in)aj partneroj, por justa motivo povas esti dissolvita de la Roma Pontifiko, se postulite de ambaŭ la partneroj aŭ de unu el la du, ankaŭ se la alia kontraŭas.

Dum formulado de la kanona juro oni diskutis ĉu la geegziĝo plenume perfektiĝas per la reciproka konsento aŭ per la seksa kuniĝo. Tiam nete venkis la unua teorio, lasante, tamen, la instituton de la dispenso super ratum.

La perfektiĝo, tamen kaj fakte, plenumiĝas per la ‘‘unitas carnis’’ (karna unuiĝo) kaj nur tiel realiĝas la nerompeblecon.

En tiu koncepto ne eniras la hipotezoj de impotenteco, kiuj apartenas al la sfero de la kazoj de nuleco de la geedziĝo.

La dispensa dispozicio estas koncedita de la roma pontifiko pro gratia, intencante per tio scii ke estas rajto de la partneroj tion havigi al si, ĉar dependas nur de la volo de la papo.

Notoj redakti

  1. La esprimo uzata estas ex plenitudine auctoritatis suae vicariae (per la pleneco de lia vikaria aŭtoritato)
  2. La proceduro estas fiksita en la kanonoj 1697-1706

Bibliografio redakti

  • Orio Giacchi Manuale di diritto canonico
  • "Le domande d'esame di Diritto Ecclesiastico", Edizioni Simone 2008, ISBN 978-88-244-6413-0

Vidu ankaŭ redakti