Paca kunekzisto (politiko)

politika teorio de Sovetio

Paca kunekzisto estis principo proponita de la ŝtatestro de Sovetunio Nikita Ĥruŝĉov kiel bazo por kunlaboro kaj paca konkurado inter Sovetunio kaj Usono. Okcidenta historiografio datas ĝin je 1955-1962, la sovetia je 1955-1984[1].

Ties origino estas je 1955, kiam Ĥruŝĉov iniciatis la proceson de malstalinigo de Sovetunio kaj apoge sur ekonomia kresko kiun la sovetoj deziris profiti por alproksimiĝi al okcidenta vivnivelo pere de la modernigo de la infrastrukturoj, kun garantioj, ĉar ili posedis atomarmilojn, ke ili estis sekuraj.

La Paca kunekzisto baziĝis sur la doktrino ke dum ia periodo, oni kunvivu kapitalismaj landoj samtempe kun komunismaj landoj, kaj ke por eviti mondmiliton necesas pluhavi tiun Pacan kunekziston.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Coexistencia Pacífica, en Historia Siglo XX.