Palace Hotel (Port Townsend (Vaŝingtonio))

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Palace Hotel, aŭ Palaca Hotelo, estas hotelo, konstruita en 1889, situanta en la historia kvartalo de la frua Vaŝingtonia havenurbo Port Townsend. Komence ĝi servis grandparte kiel bordelo. En 1981 ĝi gastigis la unuan NOREKon, t.e. la regiona Esperanto-kongreseto de nordokcidenta Usono kaj sudokcidenta Kanado. La hotelo estas malnovstila, tute ne havante ekzemple lifton, kaj ĉiu el ĝiaj 26 gastoĉambroj havas unikan dezajnon, agrablaĵojn kaj ornamojn. Ĝi havas reputacion de fantomloĝata domo, t.e. oni raportis multfoje fantomojn ligitajn al kelkaj el la fruaj prostituitaj enloĝintoj.

Palace Hotel
Bazaj datoj
Konstrutempo 1889
Uzado
Uzado Hotelo
Loĝejoj 26
Teĥnikaj datoj
Etaĝoj 3
Liftoj neniu
Adreso
Paĝaro https://palacehotelpt.com/
Adreso 1004 Water Street
Port Townsend, WA 98368, USA
Urbo Port Townsend (Vaŝingtonio)
Lando Usono
Situo
Geografia situo 48° 6′ 51″ N, 122° 45′ 28″ U (mapo)48.11428-122.75789Koordinatoj: 48° 6′ 51″ N, 122° 45′ 28″ U (mapo)
Palace Hotel (Vaŝingtonio)
Palace Hotel (Vaŝingtonio)
DEC
Palace Hotel
Palace Hotel
Situo de Palace Hotel
vdr

Eksteraj ligiloj redakti